Du. Kvar. Ses. |
Je 1828 Fernando Sor publikigis sian verkon 31-an, kiu estas serio da pecoj facilaj por gitaro, kiujn li verkis por siaj lernantoj. Fakte ili estas multe pli facilaj ol tiuj studoj en verkoj 6-a kaj 29-a. Tamen, la lernantoj trovis ilin tro malfacilaj, kaj li verkis sian verkon 35-an, kiu konsistas el studoj pli facilaj ol tiuj du verkoj. La verko 43-a estas ses tre facilaj bagateloj, titolitaj Miaj ĝenoj. Ses malgravaĵoj por gitaro, komponitaj por tiuj, kiuj volos ilin. Verko 44-a estas kolekto da tre facilaj pecoj por komencantoj, ankaŭ. |
Verko 45-a estas titolita Ni vidu, ĉu estas tio ĉi. Ses pecetoj facilaj por gitaro, kies celo estas gvidi grade al tio, kion oni konsentas nomi malfacileco, komponitaj por tiuj, kiuj estas plej malpaciencaj. Ĉe sia verko 48, estas enkonduko, per kiu la aŭtoro diras, ke la verkon oni petis al li jam en la jaro 1814, sed li ne volis verki ĝin tiam. Oni repetis al li kiam li iris al Rusio en 1926, kaj tiu fojon li provis ĝin per sia verko 45, Ni vidu..., sed oni diris al li, ke la verkoj ĝis numero 45-a havis tro da notoj en la baso, kiun oni ne povis ludi per malfermataj kordoj, kaj ili havis tro da multaj partoj. Verkon 51-an li nomas Finfine!, ĉar oni diris al li, ke tiu verko ne ŝajnas de li, pro ĝia facileco. Per tiu serio da verkoj, oni opinias, ke Fernando Sor volis ridindigi la kutimon siatempan verki tro facilajn verkojn por kontentigi sciulojn kaj amatoristoj pri gitaro, kiuj multe ŝatis facilegajn verkojn de Ĝuljani kaj Karcasi. |