Pri Fernando Sor

Fernando Sor: enkonduko

Kial paĝo pri Fernando Sor?

Fernando Sor estis unu el la plej gravaj muzikistoj hispanaj el tutaj la tempoj, kaj la plej kompleta gitaristo ekde ĉiam. ĉar lin oni persekutis pro sia avangardaj ideoj kaj liberismo, estas juste, ke oni dediĉu Tutmondan TeksTaĵan paĝon verkitan en Esperanto al li. Ĉu vi ne kunsentas?

Gitaro Plej eble, nun vi aŭskultas muzikon de Fernando Sor (Seguidilla, tio estas, sekvaĵo, popola danco de Hispanio). Ĉe la antaŭa paĝo vi jam aŭdis la Temo kun ses variaĵoj, kaj ambaŭ estas komponaĵoj sen opusa nombro, sed laŭ ĉi tiu paĝo vi aŭdos eventuale la tutan verkon opusan de Fernando Macario Sors i Muntada.

Ĉiu lernanto de gitaro en la mondo scias pri la muziko de Fernando Sor, ĉar ĝi estas grada kaj bela. Sed kelkaj verkoj de li estas ne sufiĉe konataj, ĉar ili estas tro malfacilaj por ludi. Tamen, ili ĉiuj estas tre aŭskultindaj!

Kvankam mia tempo estas tro limigita, mi esperas ke, eventuale, mi povos oferti al vi la verkaron tutan de la gitaristo. Se vi povas helpi, vian helpon estos ege dankata.

Bonan aŭskultadon!