Pri Fernando Sor

Vivo de Fernando Sor

Fernando Sor Fernando Macario Sors i Muntada naskiĝis en februaro de 1778 en Barcelono. Sian unuan muzikan instruon li ricevis el sia patro, kiu ludis la gitaron kiel aficionado (amatoro).

Kiam li estis naŭjaraĝa, oni akceptis lin kiel ĥoranon ĉe la Escolanía de Montserrat, tio estas, ĉe la infanĥoro de la monaĥejo de Montserrat (Barcelono).

Naŭ jaroj poste, li eniris la armeon. Tiam li jam estis autoro de unu opero kaj kelkaj gitaraj verketoj. Sed du jaroj poste transloĝiĝis en Madridon, kie la Dukino de Alba protektis lin, kaj li reciproke verkis muzikon por sia mecenino. Kaj tiam milito alvenis.

En 1808 Napoleono obtenis permeson por trapasi Hispanion por ataki Portugalion, sed post la atako, ili restis en la tuta Duoninsulo Iberia. La francoj regis Hispanion, kaj Sor atingis postenon oficialan. Fakte li estis policestro je Jerez de la Frontera (Cádiz, proksime de la sola nefranca urbo en tiama Hispanio).Li konis la revoluciajn idealojn, kaj adoptis ilin, kiel ni vidas el sia muziko.

Post la malvenko de Vitoria fare de la angla armeo direktita de la Duko de Wellington (en 1913), la francoj devis forlasi Hispanion, kaj la afracesados (franciĝitoj, tio estas, personoj kiuj kunlaboris kun la francaj) devis iri kun ili, temante revenĝojn. Ankaŭ Fernando Sor iris al Parizo, por neniam reveni hejmen. Ĉe la urbo de la lumoj li komponis pli ol cent gitarverkojn.

Sed Fernando Sor ne nur estis mirinda verkisto, li ankaŭ allogis siajn samtempulojn ludante la gitaron. Lia lerteco kaj scio pri la muzikilo portis lin en multajn nobelulejojn kaj palacojn, kie li atingis grandan famon. Tiam gitaro signifis Fernando Sor, kaj same, Fernando Sor estis sinonimo de gitaro hispana. Ne sole en Francio, oni petis, ke li iru al Polio, Italio, Anglio, kaj eĉ al Rusio, por ludi gitaron.

En 1827, la jaro kiam Beethoven mortis, la 49-aĝa Fernando haltis sian koncertvojaĝadon kaj radikiĝis en Parizo, kie li verkis sian plej konatan kaj malfacilan muzikon, kiel siajn variaĵojn pri la temo O cara armonia! (ho, kara harmonio!), bazita je temo (tio sonas tiom bele!) de la opero Die Zaruberflötte (magia fajfilo) de W. A. Mozart, kaj ankaŭ siajn 97 studojn por la gitaro.

Sed Fernando Sor ne estis la plej fama gitaristo el sia tempo. Estis aliaj konkurantoj, kiel Maŭro Giuliani Mauro Giuliani(pron. maŭro ĝuljani), Fernando Carulli (pr. fernando karuli) kaj aliaj, kies muziko estis pli dolĉa kaj kantebla ol tiu de Fernando Sor. Sed la muziko de nia artisto estis pli matura, polifonia kaj artisma. Kaj li pruvis, ke li ankaŭ povas verki facilan kanteblan muzikon kiam li publikigis serion de verkoj kritikante la tro facilan muzikon, kiun oni petis de li. Tiu serio komencis per sia opuso 43, titolita Mes ennuis (Miaj koleretoj), kaj daŭris kun siaj Vingt-quatre petites Pièces por la Guitarre pour servir de leçons aŭ elèves tout à fait Commençants (24 pecetoj por gitaro, por servi kiel lecionoj al lernantoj kiuj tute komencas), tiam la opus 45, Voyons si c'est ça (ni vidu, se estas tio); opus 48, Est-ce bien ça? (ĉu tio estas bone?), studkolekto kies lasto estas mia favorita, la rondo en re (d) majora, kiu estas mokema sed bela; kaj la lasta en la serio moka estas opus 51, A la bonne heure! (finfine!), kiu estas ses valsoj.

Aliaj gitaristoj verkis muzikon por gitaron, sed ne Fernando: li verkis muzikon, kaj ludis ĝin pere de gitaro ĉar li ne havis alian ilon. Eble se li havus plenan orĥestron, kiel L. van Beethoven, lia nomo samstarus kiel la majstro de Bonn kaj Mozart...., aŭ, se ni povus revi plue, kion ni havus nun, se nia aŭtoro havus sintezilon kaj komputilon, kiel ni havas nun? Kaj tio estas preskaŭ pruvebla, ĉar se ni aŭdas lian Duan Grandan Sonaton, opus 25, ni povas malkovri profundan, seriozan, orĥestran muzikon tie, kie nur gitaro sonas. Feliĉe, ni povas sekvenci ĝin kaj testi la rezulton! :-)) Aliflanke, ni povas kompari la muzikon de Fernando Sor kun tiu de liaj samtempuloj, kiel ekzemple Dionisio AguadoDionisio Aguado kaj Fernando Carulli. En la Rondeau en La, de la unua, ni nur trovas melodion kun akompano de baso, tio estas, dunotan harmonion. En La nesto, verkita por du gitaroj, Carulli ne aldonas pli. Sed en la grandaj sonatoj de Sor ni aŭdas almenaŭ kvar apartajn melodiojn, krome de la akordoj sesnotaj. Eĉ en la studoj de Sor kutime ni aŭdas ne malpli ol tri voĉojn samtempe. La muzikon de Fernando Sor ne povis malaperi el la scenejo eĉ pro politikaj kaŭzoj pro siaj teĥnika pedagogio, kaj per la studoj oni atingas al siaj aliaj verkoj...

Francisco Tárrega Fernando Sor mortis kiam li estas sesdek unu-jaraĝa, sole du jarojn post sia nura filino mortis, kio pezigis ege sian koron. Post li mortis, gitaron oni forgesis dum preskaŭ cent jaroj, ĝis Francisco Tárrega, kaj poste, Andrés SegoviaAndrés Segovia, remalkovris ĝin por ni.

El tuta lia verkaro, nin atingis 64 verkoj por gitaro sola aŭ por du gitaroj, baleto Cendrillon (Cindrulino), opero Telémaco, kaj multaj kantoj por voĉo kaj akompano.