Ni agordigu niajn gitarojn!
Tiun ĉi prelegon mi diris antaŭ la 9-a Kongreso de Valensjo kaj Mursjo Esperanto Federacio la 4-an de aprilo de 1998, je la 17:30 horo. Mi esperas, ke vi ankaŭ ĝuos la legadon!

 

¿Por qué en Esperanto?
Why in Esperanto!?


Vivo kaj Muziko de Francisco Tárrega

Saluton, gesinjoroj, kaj dankon pro veni aŭskulti mian prelegon muzikan.

Francisco Tárrega Eixea

Estas por mi honoro prelegi ĉi tie, en Kasteljono, pri ilustra kasteljonano, don Fransisko Tárrega Eiŝea, naskiĝinto apude de ĉi tiu ĉefurbo, en urbeto Villareal de los Infantes .

En 1273 Reĝo Jakobo I-a la Konkerinto ekstarigis sian tendaron ĉi tie, kiam li atakis Burianan, apudan urbon. Post sia venko li konstruigis palacon por siaj gefiloj, kapelon kaj vilaĝon, kiun li nomis Vilaĝo Reala de Geprincoj, tio estas, Villareal de los Infantes.

Preskaŭ ses jarcentojn poste, la 21-an de novembro de 1852, naskiĝis Francisco Tárrega Eixea, gitaristo kaj komponisto, pri kiu mi prelegas. Kiam mi estis dekdu-jaraĝa kaj la Magaj Reĝoj donacis gitaron al mi, la unuan pecon kiun mi lernis estis tiun mazurkon. Ties aŭtoron tiam mi ne konis, sed nun mi lernis, ke ĝi estas verko de Francisco Tárrega Eixea. Juna kaj ĝentileta verko de la majstro.

Sed antaŭ mia prelego progesas, permesu al mi klarigi, ke mi ne estas koncertisto, sed instruisto pri gitaro. Ne ĉiu gitarludanto estas gitaristo. Mi ja havas konservatorian titolon, kaj scias pri la gitaro kaj mi povas instrui pri kion oni devas fari por finfine ludi ĝin. Mi eĉ povas elpensi adekvatajn ekzercojn por superi konkretan malfacilaĵon de gitarstudento. Tamen, mankas al mi la eblecon praktiki dum longaj horoj ĉiutage, perfektigi mian sonon, plorigi sesopon da kordoj, ĝojigi ĝin, vivigi mian instrumenton. Sekve, ne atendu koncerton el mi: nur povas mi prezenti al vi prelegon, klarigon pri gitaro kaj kion faris per ĝi unu el niaj plej bonaj civitanoj, krome, civitano de Kasteljono.

Sed por klarigi ĉion ĉi bone, mi devas paroli kelkajn vortojn pri gitaro mem. Dum mia unua prelego gitara kadre de la Eŭropa Forumo de Esperanto en 1997 en Valensjo, mi konstatis, ke oni ne Jen la gitaro! konis multe pri gitaro. Permesu al mi klarigi pri mia muzikilo:

Gitaro estas muzikilo iĝita el sitaro orienta, portita de muslimoj kiam ili invadis la Iberan Duoninsulon dum la oka jarcento. En ĝia nuna stato, ĝi havas ses kordojn najlonajn, tri el kiuj estas kovritaj de maldika fadeno metala, kiu ĉirkaŭas tutan la kordon. Oni faras tion por pezigi la kordon tiel, ke ĝia sono estas pli basa (aŭ malalta). La partoj de la gitaroj estas: kapo, masto kaj korpo En la korpo estas la koverto, meze de kie troviĝas buŝo, tra kiu oni kutime povas legi la nomon de la faristo de la gitaro. Mia gitaro estas farita en Valensjo de Vicente Sanchís Badía, kaj mi aĉetis ĝin en 1967. La kordoj estas fiksitaj al la kapo per *klaviĥoj* kaj al ponto je sia alia fino. Estas 18 *trastoj* kaj duono laŭ la fingrejo por ke la fingroj trovu la ekzaktan lokon por ludi ekzaktan noton. Por ke kordoj sonu "malfermite" estas plastika peco nomita seĥo, kiun antaŭe oni faris el bestosto. Kiam mi volas, ke la kordaro sonu pli alte, mi povas meti fingran seĥon metante la unuan fingron tra ĉiuj kordoj [LUDU AKORDON EN MI, KAJ POSTE SUPRENIGI ÏIN EN TRASTOJN TRIAN, KVINAN KAJ OKAN]. La kordoj estas nomitaj nombre: la unua, la dua, la tria, la kvara, la kvina kaj la sesa. La lastan oni ankaŭ nomas bordono kaj la unuan, prima. Prima faras kutime la kanton, kaj Bordono kutime faras la kontraŭkanton, tio estas, akompanas la kanton. La aliaj kordoj donas harmonion al la tuto, kaj faras gitarmuzikon tiel ĉarma, pli aŭskultinda ol tiu de aliaj kordaj instrumentoj kiujn ne plu oni aŭskultas hodiaŭ, kiel ekzemple la ljuto, vihuela (aŭ manviolono, ludita instrumento ĉe altrangaj domoj de nia pasinteco, pro. viŭela). Manviolono kaj gitaro konkuris jarcente en Hispanio, la unua ĉe gravuloj, la dua ĉe humilaj hejmoj kaj metiejoj (ĉefe barbejoj). Finfine gitaro venkis, ĉefe danke al ciganaj flamenkaj kantoj, kiuj ne tute estas ciganaj..., sed tio estu temo por posta prelego. Mi nur diras nun, ke manviolono ne povus kanti tiel senriske: [LUDU FALSETON]. Se oni provus fari tion en manviolono, ĝia koverto frakasiĝus. Ne, la temoj luditaj per manviolono sonas tiele: [LUDU KOMENCON DE PAVANO DE MILÁN]. Sed imagu tiun melodion piu delikate, malpli laŭte, rompiĝema.

Sed se gitaro venkis konkuron kun manviolono en Hispanio, tiu estis pro la agado de multaj sennomaj ludantoj popolaj, post kiuj venis kelkaj gitaristoj famaj, inter kiuj elstaras Santjago de Mursja kaj Gaspar Sanz. Poste venis aliaj gitaristoj pri kiuj ni scias pli: Federico Moretti, Fernando Sor, Dionisio Aguado, Julián Arcas, kaj finfine, nia Francisco Tárrega Eixea. Estas ankaŭ aliaj nomoj, kelkaj el ili nehispanaj, kiel italoj Fernando Carulli, Maŭro Giuliani aŭ Mateo Carcassi, ne forgesante germanon Johanon Kasparon Mertz kaj polon Wenceslaus Matjegka, inter multoj aliaj.

Kiam nia gitaristo naskiĝis, gitaro estis konata muzikilo en Hispanio, sed popola, ne kleriga.

Francisco de Asís Tárrega Eixea naskiĝis la 21-an de novembro de 1852. Lia patro, Francisco Tárrega Tirado, estis pedelo, kaj la patrino, Antonia Eixea, laboris kiel mendisto por apuda Visagxo monaĥinejo. Tial ili devis lasi etan Quiquet (pron. kiket') zorgita de mercenara knabino. Iun tagon Quiquet multe ploris, kaj tiu malfeliĉa knabino ĵetis la bebon en apudan kanaleton! Najbaro tion vidis, kaj li kuris ĵus savante la vivon de la infaneto, sed li estis tre malsana dum multe da tagoj, kaj io malbona atakis lian vidon, pri kiu li neniam tute saniĝis malgraŭ kelkaj operacioj. La knabino forlasis la urbon, neniu vidis ĝin denove.

Baldaŭ post tio, la familio translokiĝis al ĉefurbo Kasteljono, kie la patro trovis postenon kiel pedelon ĉe Domo de Bono (Casa de Beneficencia). Kelkajn jarojn poste la patrino mortis, kaj la geinfanoj edukiĝis en domo kaj lernejo, sed ĉefe en strato.

La unua instruisto de nia Paco estis blindulo Cego de la Marina (pron. sego de la marina), la blindulo de la marbordo, ĉar li kutime ludis la gitaron kaj almozpetis tie ĝis kiam li sukcesis krei muzikan lernejon. Eta Quiquet sukcesis amikiĝi kun tiu blindulo, nomita Manuel González. Li instruis la infanon pri tiuj sonoj kiuj ĉarmegis lin. Poste, S-ro Basilio Gómez instruis lin pri gitaro, kaj, finfine, Julián Arcas, plej grava gitaristo en sia tempo en Hispanio, ankaŭ instruis lin. Sed antaŭ tiam, la patro volis, ke la infano lernu muzikon serioze, kaj petis sal Sr-o Eŭĥenio Ruiz, ke li lernigu pri piano kaj solfao etan Fransiskon.

Julián Arcas

Julián Gavino Arcas estis naskiĝinta en María, urbeto de Almería, kaj lernis ludi gitaron kun sia patro laŭ metodo verkita de Dionisio Agŭado Garsía -kies muzikon ankoraŭ oni lernas ĉe hispanaj konservatorioj-. Liaj koncertoprogramoj konsistis pleje el fantazioj verkitaj de li mem pri operaj temoj, variitaj temoj, kaj popolaj dancoj kaj kantoj por gitaro sola, kiuj elstarigis sian ludadon kaj gravecon. Gitaro estis ankoraŭ, tamen, negrava muzikilo, sed Julián Arcas jam estis grava artisto en tiutempa Hispanio. Soleá, Jota kaj Panaderos estis tre famaj verkoj de li. Mi ludos fragmenton de ĉiu el ili. Soleá estas unu el la originalaj paloj aŭ kantoj de flamenko, tiu hispancigana muziko. Mi ludos nun fragmenton de Jota Aragonesa, kiu inspiris samnoman verkon de Tárrega kelkajn jarojn poste. Finfine, Panaderos (panistoj) estas hispana danco, simila al sapateado aŭ ŝuadancado.

Tiu koncertisto vizitis Kasteljono kaj koncertis en Februaro de 1862. Nia Francisco estis impresiita, kaj S-ro Tárrega kaj siaj amikoj petis al koncertisto, ke li aŭskultu al infano. Francisco Tárrega ludis tiel bele, ke la majstro konsentis instrui lin en Barcelono, kie li vivis.

La dekjaraĝa infano iris tien post kelkaj monatoj..., sed kiam li alvenis la urbon, la majstro ne povis instrui lin, ĉar li devis koncerti en Britio. Fakte li devis ludi antaŭ nobeluloj de Britio, kiel la Dukino de Kambriĝo. La seniluziigo estis granda: li estis malriĉa knabo, kies patro elspezis tutan sian monon por sendi lin al urbego Barselono por ke genio muzika instruu al sia filo, sed tio ĉio senutila. Francisco Tárrega estis nur dekjaraĝa, kaj en lia kapo eble komencis iluziega vivo, eble pensante, ke gitaro prenus fortunon al li, kaj dirite kaj farite: li forkuris el la loĝejo amika, kaj komencis privatan ludkarieron ĉe kafejoj de Barselono. Li ludis en kelkaj kafejoj kaj restoracioj, kiel ekzemple tiu nomita Falcón (falkono), kaj poste la kafejanoj donacis monerojn al li.

Sed la gastigantoj kontaktis la patron, kaj tiu malfeliĉa homo malbonvendis hava¢ojn por iri serĉi sian filon. Finfine li trovis lin surstrate, ludante la gitaron kune kun aliaj friponoj samjaraĝaj kiel li. La patro ne havis monon por ke ili revenu al Kasteljono, kaj tial eta Quiquet devis ankoraŭ ludi surstrate por gajni sufiĉe da mono por la trajnbileto. Dum la reveno li devis plue ludi en la trajno mem, por pagi reston de vojaĝo.

Post kiam ili revenis, la patro decidis oferi sin por la filo, kaj pagis faman instruiston pri muziko por ke li lernigu al lia filo pri muziko kaj piano, ĉar gitaro estis tiutempe ne prestiĝa muzikilo. Eŭĥenio Ruiz, ankaŭ blindulo kiel menciita Cego de la Marina, baldaŭ konstatis, ke infana Francisco soifis pri muziko.

Tri jaroj poste, en 1865, li denove forkuris el sia hejmo, kaj iris piede al Valensjo, kie li aliĝis aron da ciganoj, kiuj protektis lin, kaj ili kantis kaj petis mono surstrate al promenantoj. La patro denove iris post la liberecana filo, kaj la bonulo devis piediri el ĉi tie ĝis Valensjo. Tiam li devigis la filon reveni. Sed li forkuris denove al Valensjo. Dum lia dua estado en tiu urbo, estis grafo kiu volis protekti junan Fransiskon, sed liaj ciganaj amikoj ne volis renonci aŭskulti lin, kaj ili invadis are la domon grafan. La mecenato, terurigita pro la aspekto de la aŭskultantoj, devigis la gitariston elekti: aŭ protekto grafa aŭ cigana aŭskultantaro. Quiket saĝe elektis la duan, kaj tiel finis ebla formala instruado kun multekostaj instruistoj. Sed vivo estis muziko por li, kaj muziko estis vivo, kiel ni vidos nun. Kelkaj monatoj poste, li revenis hejmen ĉar la ekonomio familia malboniĝis, kaj li kontribuis iĝante pianisto en la Kazino de Burriana. En tiu kazino li konis S-ro Antonio Cánesa Mendayas , riĉulon lokan, kiu apogis lin mone. Li eĉ prenis junan Fransiskon kun si al Seviljo, kie li aĉetis bonan gitaron por li faritan de fama gitarfaristo Antonio de Torres. Tiu sinjoro estis tre grava en la historio de gitaro, ĉar li faris la lastan reformon al gitaro, grandigante ĝin, kaj tiu gitaro kiun ni konas hodiaŭ estis tiutempe konita en HIspanio kaj la mondo kiel la gitaro de Torres, ĉar la normala gitaro estis pli malgranda kaj pli senvoĉa. Ankaŭ li estis la unua gitarfaristo kiu metis meĥanikan klaviĥaron kiel tiu ĉi [SIGNALU] en kapo de gitaro. Antaŭ li tiuj klaviĥoj estis nur lignaj, tiel kiel oni ankoraŭ povas vidi -tre malofte- ĉe flamenkaj gitaroj-.

Kiam Francisco Tárrega estis 22-jaraĝa, li finfine povis studi en la Konservatorio Reĝa de Madrido. Li jam subtenis sin per muziko dum dek-kvar jaroj. Li studis tie solfaon, pianon kaj harmonion, sed la instruistoj ekkonis pri tiu gitaragado de sia disciplo, kaj la instruistaro invitis lin ludi solene por ili en la konservatorio, ĉar sciante pri la amon de sia studento por muziko, amuzis ilin la ideo, ke li trovas utile ludi tiun popolan muzikilon anstataŭ pianon. Post la koncerto, S-ro Emilio Arrieta , Direktoro de la konservatorio kaj operisto, konsilis lin anstataŭi neniam gitaron por piano, ĉar lin impresis la ludado de la juna muzikisto. Post tiu sukceso, oni petis lin, ke li ludu en la grava Teatro Alhambra, en Madrido. Post sia alternativo en Teatro La Alhambra, Tárrega komencis serion de koncertoj sukcesaj, kiuj li haltis pro respekto al majstro kiam Julián Arcas denove koncertis en Kasteljono. En 1880 Luis de Soria, disciplo de Arcas kaj amiko de Tárrega, malsaniĝis kaj ne povis koncerti en Novelda, alikanta urbo. Li petis sian amikon, ke li ludu anstataŭ li. Post tiu koncerto, sufiĉe konata sinjoro de Novelda petis Tárregan aŭskulti sian filinon, María Jozefino Rizo, kiu lernis gitarludon. Tiam komencis rilaton, kiu finis geedziĝe la sekvantan jaron. Sed antaŭ tio, Tárrega debutis en Teatro de Opero de Ljono kaj en la Odeon' de Parizo je la Ducentjariĝo de la Morto de S-ro Pedro Calderón de la Barca , organizita de Internacia Komitato kies prezidanto estis Victor Hugo. Poste, li ankaŭ koncertis en Londono, sed tie li ŝatis nek lingvon, nek veteron nek nebulon. Estas rakonto pri sia ĉeesto tie. Post koncerto, on vidis, ke la majstro estis malgaja. Kio okazas al vi, majstro? Ãu mankas al vi la familio, via lando? Li diris, ke jes, kaj oni konsilis al li, ke li kaptu tiun malgajecon per muziko. Li tiam elpensis tiun ĉi temon, nomitan Larmo.

La kristnaskon de 1882 Tárrega edziĝis kun María José Rizo, kaj ili vivis en Madrido, subtenante sin per kelkaj koncertoj kaj instruante la gitaron. Tamen, li ne gajnis multe da monon tiel, kaj baldaŭ ili translokiĝis al Barselono, kies intereso por gitaro superis tiun de Madrido, esperante ke ilia vivo faciliĝus. Inter siaj amikoj de Barselono estis, post kelke da tempo, Isaac Albéniz, Enrique Granados, Joaquín Malats kaj Pau Casals , mejlŝtonaj nomoj en nia muzika kaj kultura vivo.

Dum tiuj jaroj, aperis Doña Concha Martínez (pron. konĉa martinez), kiu volis protekti la artiston. £i sukcesis konvinki la majstron, ke li loĝu kune kun sia familio ĉe la domo de Doña Concha. £i vizitis Granadon kune kun la majstron, kaj tie li elpensis la temon por sia fama Memoroj el la Alhambro, kiun li komponis poste, kaj dediĉis al sia amiko Alfred Cottin, franco kiun aranĝis koncertojn por li en la ĉefurbo de Francio. La protekto de tiu Doña Concha daŭris tri jarojn. Kvankam eble vi ĉiuj konas la pecon, mi ludos nun tiun menciitan pecon, Memoroj de la Alhambro.

En 1900 Tárrega vizitis Arĝelon, kaj li aŭdis ripetegan ritmon luditan je arabaj tamburoj. La venontan matenon, li komponis sian faman Danco Maŭra. Tiujn jarojn ĝis sia morto la 15-an de decembro de 1909 en Barcelono, estis plenaj el kompona¢oj kaj adaptoj de fama muziko en la gitaron.

Ni analizu kio estas la tiel nomitan skolo de Tárrega. Laŭ argentina gitaristo Julio Sagreras , ĝi konsistas en kvar aspektoj:

  1. Kiel pulsobati la kordojn,
  2. pozicio de la mano kiam ĝi pulsobatas la kordojn,
  3. la pozicio de la gitaro mem, kiun oni devas inklini fronten, kaj
  4. aparta uzo de ringo-fingroj, kiujn li klarigis kaj disvolvis.

En gitarludo ekzistas du malsimilaj manieroj elpensitaj de du grandaj amikoj: Fernando Sor kaj Dionisio Aguado. La unua ne uzis ungojn, dum la dua uzis ilin. La unua maniero estas pli sekura, la dua pli brila. Fernando Sor verkis duon gitaran kies unuan parton oni devas ludi unge, kaj duan parton, senunge. Sed pri tio, kio diris Tárrega? Unue, li ludis unge, sed iom post iom li tranĉis siajn ungojn, ĝis, baldaŭ antaŭ sia morto, li diris, ke li trovis la ekzaktan longecon kaj formon de ungoj por bele ludi gitaron. Bedaŭrinde, li ne lasis sian eltrovon skribitan, kaj nur lia frato Visento konis pri ĝi; se estante li violonisto, ne gitaristo, ne povis rakonti la detalojn teĥnikajn pri ĝi. Tamen lia disciplo Emilio Pujol (pron. emiljo pujol') diris, ke la majstro havis tre malkreskigitajn ungojn je sia mano dekstra. Tial, ni povas konkludi, ke Tárrega ne sekvis al Sor aŭ al Aguado, sed sia sinteno estis inter tiuj du.

Signifo de Tárrega.

Nia demando estas triobla:

  1. Kiu signifo havis Tarrega mem?
  2. Kian teĥnikon li alportis?
  3. Kie estus gitaro nun se Tárrega ne estus ekzistinta?

Tiun lastan oni povas nur supozi. Ni atingu konkludojn el la aliaj du respondoj.

La duan demandon ni prikonsideru nun:

  1. Oni diras, ke li inventis la tremolon, sed je la komenco de la XIX-a jarcento Julio Regondi, itala gitaristo, Giulio Regondi prezentas tremolon en siaj verkoj n-ro 19-a kaj 21-a, kiujn oni publikigis kiam la majstro de Kasteljono estis dekdujaraĝa (1864). Tamen, antaŭe ne ekzistis muzikan pecon kies entuto estas tremolita. Tiusence oni asertas, ke Tárrega elpensis novan formon muzikan: trémolon. Se ni komparas tiun tremolon en Nokturno, verko 19-a, de Regondi kun Memoroj pri la Alhambra, ni eble vidas, ke preludo kaj fina¢o sentremolaj detruas la senton enhavatan per la peco, dum la verko de Regondi petas ilin. Rilate al la alia verko de Regondi, la Variita temo, verko 21-a, ni vidas, ke ekzistas tremolo nur en la Tria Varia¢o (el kvar), kio konfirmas tiun ideon, ke ĝis Tárrega venis, tremolo estis nur rimedo gitarluda, same kiel trilo aŭ rasgeo. Tamen, estas malfacile pensi, ke estas verkoj por gitara kiuj konsistas en nur rasgeo de komenco ĝis fino -eĉ en flamenka muziko-, sed don Francisco pruvis per sia Memoroj el la Alhambro, ke ne estis sentaŭga¢o komponi verkon tremolitan de komenco al fino, kun la estiminda rezulto, ke li sukcesis havi senfina sono ĝis tiam rezervita al frotataj kordoj. Ni povas kompari tiun verkon kun aliaj de la sama komponisto, kiel ekzemple Sonĝo! aŭ la Tremolo pri temo de Gottschalk, kaj eble ni atingos la konkludon evidentan, ke ili havas enkondukon kaj kodeton finan, escepte de Recuerdos de la Alhambra, kaj tamen tiu ĉi estas la plej disvastigata verko de nia kara majstro.
  2. Tiuj apartaj portamentoj kaj trenadoj kiujn ni vidas abunde en liaj verkoj jam ekzistis en multaj francaj verkoj je la komenco de la XIX-a jarcento, kaj ankaŭ Dionisio Aguado uzis ilin en sia Fandango, verko 16-a. Tamen, ne tiel abunde.
  3. Liaj skaloj kaj ligoj ĉe siaj studoj similas tiujn de Aguado.
  4. Famaj posicioj atribuitaj al Tárrega jam ekzistis ĉe Federico Moretti, Dionisio Aguado kaj Charles Doisy.
  5. Liaj maniero teni la instrumenton ne estis tute nova, ĉar Fernando Sor priskribis ĝin en sia Metodo de Guitaro. Tamen, li revenis al tiu maniero, delonge forlasita.
  6. Tiuj innova¢oj atribuitaj al Tárrega pri teĥniko kaj konstruado kaj soneco de gitaro vere apartenas al Antonio Torres kaj Julián Arcas.

Tiel, restas la demando: Kion vere alportis Tárrega al gitaro? Ãu oni povas paroli pri antaŭ kaj post Tárrega? Certe jes! La bazo muzika de Tárrega estis tre solida. Li vidis tiun saman problemon, kiun Fernando Sor estis vidinta antaŭe: por ludi bone, oni bezonas kompletan muzikan eksperton inkluzivante konon pri harmonio, komponado kaj piano, kune kun pasio fortega por gitaro. Tiuj kvalitoj kune kun fera sento por disciplino por studi portis lin al sukceso kiel koncertisto.

Francisco Tárrega estis timema vere, kaj tial li preferis ludi nur por amikoj siaj; li krome estis tre kristana, profunde oferinta kaj ege amanta siajn kunvivantojn. Dum li vivis, socio miris pri violino, piano, kvaropo korda kaj orĥestro kaj nenio plu. Estas mirinde, tial, ke tiu Sarasate gitara -kiel kritikistoj nomis lin- atingis tiun gravecon por si mem kaj por sia muzikilo, gitaro. Tio estis kion Tárrega alportis: sian personon. Lia pasio pro gitaro kaj ebleco por transdoni al aŭskultantoj, kaj al publiko kaj al protektantoj kaj al siaj propraj disciploj. Li fiaskis nur pri unu grava afero: li ne rigardis al pasinteco gitara. Eble ĉar li estis tro humila, li ne pensis, ke oni devas defendi sin, sian kulturon, sian radikojn. Tárrega opiniis, ke por inkluzivi gitaron inter la kleraj muzikiloj oni nepre devus transkribi verkojn kreitajn por violono, violonĉelo, kaj piano de gravaj majstroj kiel Johano Sebastjano Bach, W. A. Mozart, L. von Beethoven, Federiko Chopin kaj tiel plu. Tio influis siajn disciplojn, kiuj ankaŭ forgesis pri la riĉa tradicio korda hispana el preskaŭ dek jarcentoj, kaj sekve ili daŭrigis transkribadon kaj kuraĝigis elstaraj komponistojn verki por gitaro.Kiket' ludas la hxoton. Sed ili forgesis pri tiu estetiko de Luys Milán, Alonso Mudarra, Gaspar Sanz, Santjago de Mursja kaj multaj aliaj. Oni transkribis el klavikordo anstataŭ el ljuto.

Fransisko Tárrega profitis novan sintenon pri gitaro esprimita de Julián Arcas tra siaj verkoj. Tiu sinteno alproksimiĝis al popolaj kantoj, tiom, ke hodiaŭ oni ankaŭ memoras la gitaristo el Almería kiel unu el la plej bonaj gitaristoj flamenkaj ĉe kelkaj antologioj pri tiu gitarstilo. Muziko de Tárrega ankaŭ popoliĝis, sed ne estante li homo de la sudo, sed de la orienta parto de Hispanio, kvankam li verkis gracieman Malagueña-n, li ne lasis soleares, soleá, aŭ panaderos, sed li ja lasis al ni mirindan Grandan °oton, ĉe kies ludado gitaro kantas diversmaniere, kiel mi klopodos aŭdigi vin nun por fini mian prelegon.

Kasteljono, la 4-an de aprilo de 1998
Jesuo de las Heras

 


~ Verkoj de Tárrega ~ Sor ~ Yepes ~ Esperanto Hispanio ~ Curso de Esperanto ~ Esperanto Course ~

Dankoj

Mi ne povintus verki tiun dokumenton kaj prelegon sen la helpo de tiuj ĉi gitaristoj, al kiuj mi ege dankas:
  1. Emilio Pujol, pro sia verko Tárrega, ensayo biográfico (Tárrega, biografia eseo), ISBN 84-300-0090-9.
  2. Luis Briso de Montiano y Ruiz de la Sierra, pro siaj konsiloj kaj pacienco dum la pretigado de la prelego.
  3. Julio Salvador Sagreras, pro sia Técnica superior de guitarra kaj Las sextas lecciones de guitarra.
  4. Al Melchor Rodríguez, pro sia kompleta publikigado de la verkoj de nia majstro.

Kaj al S-ro Francisko Tárrega Eixea, pro ĉio alia.

Reiri
Vizitis nin jam personoj ekde la 21-a de aprilo de 1998.
Publikigita de Jesuo de las Heras la 15-an de aprilo de 1998 je la 16:17 horo per WebEdit Professional 2
Laste datumigita la 20-an de junio de 1998 je la 20:18-a.