Prezento

La Prezidanto de HALE prezentas la 1-an Kongreson Virtualan

Estimataj gesamideanoj: hodiaŭ ni estas feliĉaj ĉar ni havas kongreson.

HALE estas pionira asocio ĉar ni ne havas kotizon por legi la retan version de la magazino Kajeroj el la Sudo, ni malaltigas la jarkotizon, kaj nun ni havas kongreson senpagan.

Ni havas la esperantistan spiriton de solidareco kaj senpageco. Pro tio ni havas multajn problemojn pri nia ekonomio, sed nia volo estas granda kaj multaj samideanoj apogas nian projekton.

Kia estas nia projekto?

Ĝi estas simpla: ni disvastigas Esperanton per Interreto kaj per papero, kaj ni faras personan kurson, kaj, finfine, ni faras kongreson senpage.

Logike, nia penso estas progresema, sed kio estas progresemo? Ni havas rilatojn kun SAT, granda asocio de laboristoj, ni havas rilatojn kun UEA, alia granda asocio de esperantistoj, ni havas rilatojn kun HEF, granda nacia asocio de Hispanio. Sed tio ne sufiĉas, ĉar ni havas nian propran laboron.

Ni devas disvastigi Esperanton en progresema medio, ni devas disvastigi Esperanton en laboristaj asocioj, kaj fine ni devas esti idealo kiel Asocio.

Ĉu HALE havas problemojn? Jes, sed ni volas solvi la problemojn ekde liberpenso, eĉ la liberpenso de personoj, kiuj ne estas HALEanoj kaj malamas nin.

NI aŭskultos la paroladojn de niaj samideanoj kaj tiujn de niaj malsamideanoj, ĉar ni devas decidi pri nia propra vojo. Por tio estas nia kongreso.

Estas la unua fojo, kiam ni faras per interreto virtualan kongreson. Ne ekzistas antaŭaj okazoj aŭ ekzemploj de alia asocio esperantista, kiu faras same. Ni havas la danĝeron, ke ni fiaskos. Sed se ni fiaskas, ni havos la ŝancon fari pli bone la venontajn jarojn.

La sekvantajn tagojn vi vizitu nian kongreson, legu, diru al ni vian opinion, disvastigu kaj propagandu, ke ni bezonas vian opinion, kaj helpu nin efektivigi plibonan fruktodonan kongreson virtualan.

Tio ĉi povas esti mejlŝtono, sed ne sen vi.

Kongrese via,

Johano Antonio,
Prezidanto de HALE.

Programo