Kio estas Progreso?

Kio estas esti progresisto?

Kian funkcion havas informado por progresisto?

Kio estas progreso?

Per la apero de ideologioj laboristaj dum la 19-a jarcento, kaj socialismo kaj anarĥiismo trovis, ke unu el la roloj, kiujn intelektuloj alportas sian tutan inteligenton, argumentojn kaj eblecojn je la servo de la kaŭzo, sengrave al tio, ĉu ĝi estas vera aŭ mensoga.

Georgo Orwell, akuzinto de komunismo

Orŭel bildigas tiun intelektulon kiel servanton de propagando, kaj mi konsentas kun Orŭel pri tio, ke tia intelektulo, kiu faras tiun rolon, perdas sian kapablon pri kritiko kaj, eble, sian rolon kiel intelektulon.

Estis komunistoj tiuj, kiuj plej bone komprenis la rolon de propagando kaj tiusekve de kino: Hitlero estis la unua politikisto, kiu uzis aviadilon por siaj movoj, kaj li metis je la servo de la ŝtato ĉiujn mediojn komunikilajn (Goebbels diris, ke grandaj mensogoj, multfoje ripetitaj, iĝas grandajn verojn). Pri la utiligo de radio, ni devas memori pri la arengoj kaj prelegoj diritaj de Generalo Kejpo de Ljano dum la Hispana Intercivitana Milito.

Alvenite al ĉi tiu punkto, ni demandu: ĉu progresisto estas propagandisto?

Persone, mi kredas, ke ne, ĉar se jes, ni devus konsenti, ke estus tiom progresista faŝisto, kiom anarĥiisto, socialisto, kiom bigoto, komunisto kiel aŭtovendisto.

Simbolo de komunismo.., cxu de progreso?

La diferenco inter ideologioj politikaj kaj progresismo kuŝas je la rifuzo de propagando kaj akcepto, de progresistoj, de analizo, kritko kaj serĉado pri vero.

Ĉe HALE oni praktikas progresismon, ĉar estante asocio kultura por laboristoj, ni publikigas artikolojn, kie la rolo de propagandistoj estas malmitigita, kaj oni kritikas la ekonomian sistemon nunan.

Novaj ideologioj

La ideologioj tradiciaj de maldekstro jam bankrotas pro manko da kritika kapablo. Ili malantaŭeniras, rezistante tiom bone, kiom ili povas, la atakojn de grupoj ekonomiaj; kaj tio tradukiĝas en plialtiĝon de laborhoroj, plialtiĝon de la retiraĝo, kaj eĉ, en Francio, eliminon de festotagoj por igi ilin labortagoj.

Tio pruvas la bankroton de la maniero interpreti la realon, kiu venas de la 19-a jarcento, kaj la serĉadon de nova maniero interpreti la realon: nur progresismo povas krei novan pensmanieron, kiu permesu al ni alfronti la novajn defiojn socialajn kaj atakojn de la ekonomiaj sektoroj.

Nek maldekstraj partioj, nek sindikatoj, de siaj antaŭsupozitoj ideologiaj, utilas, ĉar ili jam iĝis balotajn maŝinojn. Sufiĉu ekzemplo je la lastaj balotoj je la Aŭtonoma Komunumo de Madrido: la kandidato socialisma Rafaelo Simankas promesis senpagan bileton por la metroo de Madrido por junuloj kaj emerituloj. Sendube la balota maŝinaro de PSOE detektis tri grandajn sektorojn de voĉdono: junuloj, emerituloj, kaj virinoj…, sed ili forgesis laboristojn, kiuj estas tiuj, kiuj iras al siaj metiejoj ĉiun tagon kaj ili estas tiuj, kiuj uzas la metroon. Alidirite, ili praktikis balotan politikon, forgesante tiujn, kiujn ili reprezentas. La rezulto estis nova fiasko balota por PSOE.

De sociala vidpunkto progresismo estas la defendo de ŝtato de bonfarto antaŭ la atakoj de grupoj ekonomiaj, kiuj, sub la flago de defendo de merkato, deziras la malaperon de tiu ŝtato.

Defendante la Ŝtaton de Bonfarto, progresismo konsentas kun maldekstraj partioj, kaj pro tio oni kutimas konfuzi ilin, ambaŭ konceptojn, sed nuntempe nek la partioj maldekstraj nek sindikatoj laboristaj povis haltigi la kosntantan malboniĝon de la Ŝtato de Bonfarto.

La produktiveco de nia ekonomio estas multe pli alta nia produktiveco je la jaroj sesdekaj, kaj nun pli da produktiveco signifas, en sociala aspekto, pli granda atako al Ŝtato de Bonfarto.

Je tiu atako partoprenas la amaskomunikiloj per sia kritiko de franca iniciato pri starigi laboristan semajnon je 35 horoj, klarigante, ke la franca ekonomia recesio estas produkto de tiu plialtigo.

Sekvante tiun logikon, la ekspansio ekonomia eŭropa de la jaroj sesdekaj ne estintus ebla ĉar tiam la laboristan semajnon oni plialtigis.

Tiu ĉi manipulacio prenas nin en radikalan formuladon, kiu estas la defendo de libereco pri penso, ĉar funda elemento de progresismo estas forlasi la koncepton propagando. Sperto lernigas nin, ke socioj, kiuj estas submetitaj al propagando de partio finigas la partion. Bona ekzemplo estas la disfalo de komunismo, kiuj submetinte siajn sociojn al intensa propagando, ili malaperis kiel formo de Ŝtato, ĉar ili ne eblis evolui pro la absoluta graveco de konceptoj ideologiaj, kiuj kontraŭis liberecon pri penso.

De HALE oni defendas la liberecon da penso, ĉar ĝi estas la sola ŝlosilo, kiu povas fari nin liberajn homojn, kiujn neniu povas manipulacii. Antaŭ amaskomunikiloj, kiuj deziras nur, ke civitanoj laboru pli, en HALE ni havas defendon pri libereco de penso, kiu permesas nin kritiki la opciojn de partioj dekstraj, mezaj kaj maldekstraj, sindikatojn, ĉar ili iĝis balotajn maŝinarojn kaj sekciojn ministeriajn. Por ni nenio estas sankta aŭ netuŝebla, ĉefe se temas pri politikaj balotaj opcioj.

De ekonomia vidpunkto, la alporto ĉefa de progresismo estas la partoprenado ekonomia de civitanoj en organizojn entreprenajn. Kaj je tiu punkto ĝi apartiĝas de tradicia maldekstro, ĉar havinte la povon, ili apartigas la civitanojn el partopreno ekonomia.

Kiel oni povas partopreni en ekonomio? De la mikroekonomio, kontrolante la akciojn de entreprenoj. La entreprenoj havas malfortan punkton, kiu estas akcioj: tiu, kiu kontrolas akciojn, kontrolas la entreprenon. Sekve, de la tradicia maldekstro oni rifuzas ĉian ideon partopreni en demarŝo de entrepreno ĉar ili ja estas simbolo kaj aktiva elemento de kapitalo, ĝi ja estas la malamiko.

Progresismo ne kunhavas tiun ĉi vidpunkton, ĉar kontrolo de mikroekonomio irigas al de kontrolo la kondiĉoj de laboristoj kaj de socio. Sufiĉu la sekvanta ekzemplo: nun enterprenojn kontrolas stabanuloj, kiuj postulas siajn kondiĉojn al akciposedantoj per promesoj pro produktiveco kaj dividendoj; kaj tiel oni justigas fermigon de faktorioj, maldungigon, ekspluatadon de infanoj. Sed male, nek maldekstraj partioj nek amaskomunikoloj diras, ke tiuj ĉi samaj stabanuloj subskribas kontraktojn blenditajn kun siaj entreprenoj, nek tio, kiom da tiuj stabanuloj ruinigis siajn entreprenojn, kaj ankaŭ ne parolis pri tio la akciuloj, kiuj, soifante pri dividentoj, ne zorgis pri infana laborado aŭ fermigo de faktorioj.

Oni devus publikigi liston da stabanuloj kun blenditaj kontraktoj, kaj kiom da laborpostenoj devas perdiĝi, kaj kiom da eksterordinaraj horoj laboristoj devas fari por pagi ilin.

Partioj maldekstraj kun povo, aŭ sindikatoj, kiuj havas povon, neniam informas pri blenditaj kontraktoj de stabanuloj, ĉar ne gravas al ili. En Usono laboristoj rezignas pri parto de siaj ferioj (kiu entutas nur tri semajnoj) por produkti pli. Por progresistoj ja evidentas la rilato inter salajroj de stabanoj kaj perdo da bonfarto de laboristoj, sed tiu evidento ne estas rimarkata de memnomitaj porgresistaj partioj.

Hodiaŭ progresismo ne nur estas defendo pri libereco da penso aŭ ekonomia partoprenado de civitanoj, sed ĝi estas malferma al defendo de la medio.

La germana Verda Partio ebligis bonfarton per sia defendo de la medio, ĉar ĝi organiziĝis politike kiel forto. Eble la novaj

manieroj interpreti la realon kaj transformi ĝin en bonfarton estos ekologiismo.

La venontan kongreson virtualan de HALE ni povos paroli pri tio.

Por voĉdonado:

Ĉu oni aprobu, ke HALE iĝu asocio progresista, kies celoj estu defendo de libereco pri penso, partoprenado de civitanoj en ekonomio kaj defendo de la medio?


Programo
Muziko: Preludo al posttagmezo de faŭno, de Klod' Debisi'.