Renovigo de la agado de HALE kaj varbado de novaj membroj

Jozefo Pina Tuells, sekretario, provkorektanto kaj preleganto

Dekomenca situacio.- Ĝis nun la agado de HALE estas grandaprocente limigita al la paĝoj de sia presita organo, Kajeroj el la Sudo krom la laŭstatuta kaj sporada aranĝo de siaj kongresoj kaj estrarkunvenoj. Ankaŭ kelkaj HALEanoj instruis al grupoj de laboristoj Esperanton; sed krom ĉion antaŭmenciitan oni faris nenion. Mi kredas, ke Kajeroj el la Sudo sufiĉe pliboniĝis, kaj atingis altan kvaliton lastatempe; eĉ pli, preskaŭ ideala povas ŝajni nia asocia situacio, aŭskultinte la opinion de iuj samideanoj, tio estas: “HALE neniam estos multnombra aŭ ege influa asocio ĉar ĝi estas samtempe esperantista (en socio kie Esperanto estas marĝena fenomeno), landa, kaj faka (laborisma); do, kelkaj dekoj da anoj kaj bonkvalita presita organo estas sufiĉaj”. Ĉu nia situacio estas ja ideala kaj sekve neplibonigebla? Kvankam sukcesoj kontentigaj certe estas, ni ne montriĝu tro optimismaj. Sekve, mi esprimos kelkajn agadliniojn por plialproksimiĝi al niaj celoj progresaj kaj klerigaj, kaj garantii sufiĉan membraron.

Kaptado de rimedoj.- La nura kolektado de kotizoj de la HALEanoj krom de la simplaj legantoj de nia revuo permesis ĝis nun financi, ne tro malavare, la eldonon de Kajeroj el la Sudo kaj alfronti la interretajn pagojn. Ni kaptu tial pli abundajn rimedojn, kaj, tiucele mi sugestas la jenajn iniciatojn:

Redifino de la agadkampo de nia asocio.- Jam klarigitaj la trajtoj kaj celoj de HALE, restas klarigi ĝiajn kampojn de agado. Ili estas:

Per kajera aŭ interreta.

Mia propono havas la jenajn flankojn:

Kajera kaj interrreta Eksterkajera per rektaj personaj kontaktoj.

Unue mi emfaze rimarkigas, ke la estraro devas kalkuli kun la persona kompromito de grupo de HALEanoj, ne nur kun la konfido de la majoritato. Nu, necesas, ke post la malfermo de ĉivirtuala aranĝo oni alvoku duan parton, tiufoje ne virtuala, por ke balotinte la konkludojn la tuta membraro de la asocio (la interretanoj kaj la neposedantoj de ĝi) povu organizi laborgrupojn kaj aboskizojn. Jene mi sugestas kelkajn agadliniojn:

Samideane via,

José Pina Tuells.

Programo
Muziko: Orfiŝoj estas impresoj muzikaj de Klod' Debisi, prezentitaj je sia libro dua titolita Imagoj.