En la
riĉa bibliografio kaj dokumentaro pri la Hispana Intercivitana Milito,
ekzistas atentinda parto de dokumentoj verkitaj tuj post la fino de la
konflikto, kiuj okupiĝis pri la kaŭzo de tiu interfrata milito, kies
rezulto preterpasas la teruran ciferon de pli ol unu miliono da
mortintoj, krom perdoj de homaj rajtoj kaj agresoj gravaj kontraŭ la
kulturo kaj civilizacio. Don Manuel Azaña estis la plej fidela reprezentanto de tiu respulikana reĝimo naskiĝinta la 14an de aprilo 1931. Liberala politikulo, li aspiris starigi en nia lando liberalan burĝan revolucian programon similan al tiu reganta en Francio laŭlonge de la 19-a jarcento, kaj konkrete tre similan al tiu de la Tria Franca Respubliko. Kiel politikulo, li apartenis al la revolucia komitato aktivinta kontraŭ la monarkio en 1930, partoprenis en la provizora registaro kiel ministro tuj post la triumfo de la Respubliko (1931), refondis sian partion per maldekstraj elementoj kaj montriĝis ĉiam kiel unu el la plej brilaj oratoroj en la Parlamento. Fine, li atingis la plej altan ŝtatan postenon: Prezidento de la Respubliko.
Don Manuel ekziliiĝis en Francio post la malvenko de la respublikanaj trupoj en la t.n. "Ebro-batalo", kaj demisiis kiel Prezidento tuj post la honta agnosko de la Franco-reĝimo fare de Francio kaj Anglio, kiuj fakte tiel legitimis ribelon de generaloj kontraŭ reĝimo leĝe balotita de la hispana popolo.
Jam de la komenciĝo de sia ekzilo, Azaña verkis serion da sociaj kaj politikaj artikoloj d pri Hispanio kaj la intercivitana milito, kaj unu el ili, kiun sufiĉe grava, kiun ni nun komentas, analizis la kaŭzojn de la hispana milito.
Laŭ li, du gravaj kaŭzoj ekzistis por okazigi la hispanan militon: unu de interna karaktero kun profundaj radikoj en la strukturoj politikaj kaj sociaj de nia lando; kaj alia kun specifa karaktero eksterlanda.
Sub ambaŭ vidpunktoj, li donis jenajn eksplikojn kiel kaŭzojn de la hispana milito:
Tiu malekvilibro ampleksis ne nur la materialan aspekton sed ankaŭ la kulturan kaj religian. Ekz. laŭ religia vidpunkto, ekzistas atentinda amaso da agnostikuloj kaj samtempe ankaŭ konstateblas elmontroj de superstiĉo kaj religia fanatikismo.
Alia grava malekvilibro observeblas en la neracia distribuo de riĉaĵoj: ĉe la norokcidentaj provincoj ekzistas grava dispecigo de laborgrundo, laŭ tom malgrandaj parceloj, ke ties produkto tute ne sufiĉas por nutri eĉ unusolan familion. Tute kontraŭe sed same nekonvene okazas ĉe la sudo kaj sudokcidento de Hispanio, tutpotencaj bienuloj mastras la produktivan grundon po parceloj ne malpli grandaj ol 14 000 hektaroj, kio fakte signifas la absolutan regadon de kompletaj vilaĝoj sub la premo de unu sola mano.
Niaopinie, Don Manuel Azaña ne tro enprofundigis en la problemon kaj prijuĝis ĝin per okuloj de komforta burĝo, ekz., li forgesis indiki kiel militokaŭzon la fiaskon de la Agrara Reformo, kies korekta prezentado kaj triumfo sendube estus evitinta grandparte tiun cititan ekonomian krizon, ja la proletaro droninta en la krizo radikaliĝis kaj prave postulis socian revolucion kiel unikan solvon al la propraj problemoj. Cetere, la burĝa reĝimo aŭspiciita de la Prezidento Azaña ne havis la kuraĝon, nek la forton, postuli de la kapitalistoj tiun revolucian projekton aŭ alian kun profundaj radikoj sociaj. La rezulton de tiu kapitulaco antaŭ la kapitalismo oni devis pagi baldaŭ je alta prezo.
La sola konkludo esprimebla al tiu sumo de faktoroj povas esti, ke kiam socia justo kaj homama idealo tion postulas, oni devas firme batali ĝis la fino, sen ebla hezito aŭ sveno.