Eldonita de Barcelona E-Centro ĵus aperis prifilozofia libro verkita de nia estimata k-do Giordano MOYA ESCAYOLA. La libro Survoje al universala civilizacio,
205 pĝ., konsistas el pluraj interesaj eseoj, kiuj profilas la trajtojn
de la socia evolucio karakterizata de konkurado kaj militoj. K-do Moya analizas per trafa rezonado la disvolvigon de plej diversaj civilizacioj, de la neolitika ĝis la aktuala epokoj, kaj substrekas tiujn faktorojn kapablaj kaŭzi militon aŭ kontribui al la tutomonda paco.
Ni gratulas nian k-don Giordano pro la interesa verko kaj rekomendas ĝin al amantoj de filozofio kaj ĝenerale al ĉiuj legemuloj.
Prezo de la libro: 1300 ptojn. Mendebla ĉe
Libro-Servo de HEF; Apartado 119 E-4700; aŭ Barcelona E-o Centro;
Carreras Candi, 34-36, 08028-BARCELONA.