Inter la speco de ŝercoj, kiu plej plaĉas al mi, estas tiuj temantaj
pri lingvoj. Mi jam konstatis, ke kelkaje estas preskaŭ "klasikaĵoj",
ĉar ili estas ofte ripetitaj, ne nur en la sama lando sed ankaŭ
transnacie. Jen ekzemplo de humura okazintaĵo, kiun mi aŭdis la unuan
fojon en Usono kaj post multaj jaroj ankaŭ en Meksiko. Temas pri
junulo, kiu iris al Francio por studi kaj baldaŭ trafis en embarason
ĉar lernado de la nova lingvo prezentis al li nesupereblan
malfacilaĵon. Sekve, li sendis urĝan kablogramon al siaj gepatroj,
petante helpon: "Kion mi faru? Mi troviĝas en tre malbona situacio. Mi
ankoraŭ ne sukcesis lerni la francan lingvon kaj mi komencas forgesi la
anglan!" Alian version de la sama ŝerco mi aŭdis, kiam mi estis en
Meksiurbo kaj loĝis en pensiono kun meksikaj kaj boliviaj studentoj.
Unu el tiuj ĉi, pro malkontento pri studado en Meksiko, decidis iri al
Universitato en Teksaso, Usono. Ni atendis novaĵojn de li, kaj fine
venis letero en kiu li plendis, ke li ankoraŭ ne komprenas la
anglan, sed nun estas forgesanta la hispanan! Kompreneble, tiu letero
estis pura blago. La dua "klasika" ŝerco pri lingvoj, kiun mi aŭdis
plurfoje, rakontas pri eksterlanda turisto, kiu alvenas al hotelo kaj
petas informojn pri la havebleco de ĉambro. Li ekparolas angle, sed la
akceptisto ne reagas. Tiam la eksterlandano provas demandi en la
germana, franca, itala kaj ankaŭ en la hispana, sed la hoteldeĵoranto
nur nee skuas la kapon. Fine la senespera vizitanto ekparolas en
Esperanto: "La afiŝo sur la muro tekstas: English spoken, Man spricht deutsh, On parle français, Si parla italiano, Se habla español. Kial
vi ne respondis miajn demandojn, se vi parolas tiom da linvoj?" "Ho,
pardonon, sinjoro, vi ne komprenas. Parolas tiujn lingvojn ne la
hotel-stabanoj, sed niaj gastoj".
Tre bela rakonto el trans la monto.
La tria ekzemplo de ridiga historieto
rilatanta al lingvoj diferencas de la aliaj du, ĉar ĝi ne estas simpla
ŝerco sed apartenas al la ĝenro de anekdotoj aŭ, prefer, folkloraj
rakontoj. Ne eblas identigi la rolantojn nek la aŭtoron, t.e. la unuan,
kiu elcerbigis kaj konigis ĝin. Instruisto en klaso de la hispana
lingvo, kiun mi lernis en mezlernejo de Novjorko en la jaro 1940,
rakontis pri hispanamerikano, kiu, kiam li estis studento en Germanio,
legis en gazetanonco pri germana komercisto, kiu intencas vojaĝi al
Brazilo kaj volas akiri scion de la portugala lingvo. La junulo
kontaktis la germanon kaj proponis doni privatajn lecionojn, sed, ne
sciante la portugalan, li instruis la hispanan.
Post kvaronjarcento mi troviĝis en Hispanio por
studi la arkeologion, kaj dum la landa arkeologia kongreso en 1964 mi
renkontis en Seviljo simpatian hispanon, kies profesia labor estis la
tradukado de lingvoj. Iun tagon li rakontis pri siaj travivaĵoj kiel
studento en Germanio, kaj ridetante prezentis sin
kiel la hispanlingvulon, kiu instruis al la nesuspektanta germano sian
propran lingvon kaj ne la portugalan. Ĉar mi jam aŭdis la saman
rakonton el alia fonto, mi sciis, ke li senhonte mistifikis.
Ankoraŭ unu jardeko forpasis, kiam trafis en miajn manojn ekzemplero de la periodaĵo Globus kun propagando pri la planlingva projekto Panamericano-lingua latino-americana auziliare,
kies aŭtoro estis Prof. Star (pseŭdonimo de Werner Stern), germano
loĝanta en Malago, Hispanio. Jen ankoraŭ unu versio de la sama anekdoto
tradukita el la anglaligva teksto de Porf. Star en Globus:
"De Berlino iu preparis sin por elmigri al Brazilo. Li akordiĝis kun
ruza lingvoinstruisto, kiu lernigis al li tre bonan hispanan lingvon,
ĉar li ne sciis la portugalan. La trompo estis malkovrita poste en
Brazilo"...
Mi supozas, ke ankaŭ pluraj legantoj de KAJEROJ
konas tiun ĉi historieton. Mi scivolas pri la precizaj cirkonstancoj
kaj, ĉu ĉiam temas pri hispane-parolanta persono, kiu trompe instruas
la portugalan al germano? Ĉu estas eble spuri la rakonton en
publikigitaj fontoj por ekscii la daton, kiam ĝi estiĝis?