Politiko →

Ĉu Israelo aŭ Palestino?

Maltrankviliĝas hispanoj nune pri la palestina problemo. Ĉie, kien mi rigardas, mi vidas homojn svingantajn la flagojn de tiu supozebla ŝtato —nuntempe ŝajnas, kvazaŭ ĝi nur estas ribela aŭtonoma regiono de Israelo— kriegantajn arde, senagnoskante rajton respondi al tiuj, kiuj pensas alimaniere (kvazaŭ ili estas tute pravaj, kaj ĉiu argumento kontraŭ tiuj siaj estas faŝisma, mensogiga aŭ vundiga), kontraŭ la supozebla genocido de la israela popolo kontraŭ palestina aŭtonoma regiono.

Parafrazante la klasikaĵon, mi nek venigas nek forigas reĝon, sed mi defendas mian ordinaran prudenton: estis palestinanoj tiuj, kiuj kidnapis —antaŭ ĉirkaŭ du jaroj— kaj murdis la partoprenantojn de festo por paco okazinta en Israelo proksime al la limo kun Gazao. Hamas-gerilanoj rompis la pikdraton kaj paraŝutis tien, kaj la festantojn, kiujn ili ne mortigis, ili forprenis per forto, el kiuj kelkaj poste mortis pro mistraktado aŭ torturo. Ŝajnas, ke neniu memoras tion. Kaj ŝajnas, ke tio estas bagatela kompare kun la terura hebrea malestimindeco murdi kaj malsatigi infanojn, kaj mi supozas, ke ankaŭ plenkreskulojn. Nu, nun ĉiuj judoj fariĝis pli-malpli sekvantoj de Herodo.

Sed inter la bildoj, kiujn niaj novaĵelsendoj servas al ni, iom partiane, estas aferoj, kiuj kaptas mian atenton:
  1. Estas subteraj tuneloj kaj konektaj galerioj, kiujn teroristaj gerilanoj de Hamas konstruis sub la urbo, kaj tie ili rifuĝas kaj konservas siajn misilojn kaj armilojn. Sed ŝajnas, ke gazaaj infanoj kaj siaj patrinoj kaj geavoj ne rajtas esti tie. Teroristoj rezervas ilin kiel la akceptan komitaton por la hebreaj misiloj, por ke ili poste povu aperi en la novaĵoj kiel viktimoj de la teruraj bombadoj kontraŭ la civila loĝantaro.
  2. La misiloj, kiujn teroristoj ĵetas al judoj, kiuj pace sidas en siaj hejmoj, estas lanĉitaj el la proksimeco —se ne el ties keloj— de hoteloj, lernejoj kaj hospitaloj. Tio kaŭzas, ke judaj misiloj sekvas la varmospuron de la atakantaj misiloj kaj eksplodas en siaj devenlokoj, ĉar al palestinanoj mankas la sofistikaj laseraj spuraj kaj kontraŭmisilaj armiloj, kiujn posedas la judoj, ŝajne mondekskluzive, ĉar eĉ la jankioj ne posedas tiajn aparatojn.
  3. Dum la tempo de Prezidinto Klinton, al la palestinanoj oni proponis — jes, memoru, la Interkonsentojn de Camp David, en Usono — ŝtaton apartan de Israelo, kun ĉi-lasta lando konsentanta, kondiĉe ke ili ĉesigos malamikecojn por ĉiam. Sed la palestinanoj rifuzis subskribi.
  4. En Israelo, estas du milionoj da palestinanoj —ekster la Gaza-strio kaj Cisjordanio, tio estas, en la israel-kontrolataj areoj— laborantaj kaj gajnantaj eŭropajn salajrojn, ne la mizeron, kiun ili ricevas en Egiptujo aŭ Jordanio, por nomi nur du islamajn landojn. Ĉi tiuj palestinanoj ne apartenas al Hamas kaj kondamnas teroristajn agojn, sed nia registaro ne diras al ni pri tio.
  5. Romia Imperiestro Hadriano renomis la Provincon de Judujo kiel Palestinon en la dua jarcento p.K. por humiligi la judojn. Antaŭ tiu tempo, Palestino ne ekzistis.
  6. Antaŭ ol la judoj alvenis en Israelon en 1948, tie ne estis palestinanoj, sed britoj. Antaŭ la britoj, ne estis palestinanoj, sed otomanoj; antaŭ la otomanoj, bizancanoj, ne palestinanoj; antaŭ la bizancanoj, romianoj, ne palestinanoj; kaj antaŭ la romianoj, judoj, ne palestinanoj.
  7. Kiam la judoj alvenis tien, antaŭ kvin mil jaroj, ekzistis aliaj popoloj, sed ili ne atingis nin, kaj ili neniel estas la prapatroj de la hodiaŭaj palestinanoj.
  8. Islamanoj ne ekzistis ĝis la 7-a jarcento, post la Heĝiro de Mohamedo je 622ª, kaj tio, kio diferencigas la hodiaŭajn palestinanojn de la judoj, ne estas genetiko, sed religio.

Pro ĉiuj supre menciitaj kialoj, palestinanoj, laŭ mia opinio, ne povas postuli proprieton de la tero, kaj tial estas neeble, ke la judoj ŝtelis ĝin de ili. Ĉi tion povas pensi nur tiu, kiu ne scias historion kaj estas vole aŭ nevole viktimo de la demagogio vomata de niaj amaskomunikiloj.

Fine, mi ŝatus aldoni, ke la batalantaj flankoj en ĉi tiu milito ne estas palestinanoj kontraŭ israelanoj aŭ inverse, sed Israelo kontraŭ terorista grupo nomata Hamas, kiu prifajfas la loĝantojn de Palestino kaj uzas ilin kiel homajn ŝildojn kaj militan armilon por propagando. Hamas deziras teokratian ŝtaton tra tuta Israelo, kiu estas demokratia ŝtato, kiel videblas el lastatempa novaĵraporto: Prezidanto Netanjahu alfrontas du jurajn procesojn pro supozata korupto ene de sia partio. Lando, en kiu eĉ ĝia prezidanto devas respondi al la leĝo, estas multe pli demokratia lando ol tiu nia, kiun multaj konsideras demokratia. Tamen, en neniu islama lando ĉi tiu situacio povas validi: la prezidanto ne povas esti procesata laŭ iu ajn leĝo krom tiuj preskribitaj de sia religio, kaj murdo aŭ atenco fare de islamano estas krimoj, kiuj ne nur ne estas puninda, sed antaŭenigataj, kiel ni ĉiuj scias pro la kazo de Salman Rushdie, aŭtoro de la libro Satanaj Versoj, kiu tiom ĉagrenis islamajn gvidantojn, ke ili promesas paradizon plenan de hurioj al tiu ajn, kiu sukcesos mortigi lin.


← Kajeroj ~ Kajero 137ª ~ En PDF (paĝo 4ª) →