La alia flanko de la milito

Kiam jam pasis preskaŭ du monatoj de la ko­men­co de la konflikto mi­li­ta nombro 120ª, kiu oka­zi­gis la 56an militon en la nun­tem­po, mi prenas plumon por or­ganizi iom la penson, kiu strebas esti objektiva malgraŭ tiu misinformado partia fare de amasmedioj hispanaj kaj ali­lan­daj. Mi celas rilati al la Milito de Okcidento kontraŭ Islamo, tiel konata ankaŭ kiel Milito de Israelio kaj Usono kontraŭ ŝtato teokratia, kiu subpremas la noblan nacion persan.

Vere estas, ke ja kulpas Usono. Sed ne tiu de Prezidanto Trump, sed tiu Usono de unu el ties antaŭantoj, Prezidinto Jim­my Carter; ĉar je 1977ª li forprenis sian apogon al Ŝaho Mohammad Reza Pahlevi', sub la ekskuzo, ke oni ne respektas homrajtojn sufiĉe en Persio, lia lando. Sekve al tio, la reĝimo politika ŝanĝis en teokratian ŝtaton sub la povo de Ajatolo Ĥomejni, en kiu malaperis la malmultajn rajtojn, kiujn Ŝaho ja respektis, kiel laboron por virinoj, kaj ties manieron vesti sin, kiu disvolviĝis ĝis nevidebligi ilin fizike por ke virinoj ne estos kaŭzo por ke viroj pekos.

Sed tio havis gravajn sekvojn. Unu­a estis, ke grupo da stu­den­toj ostaĝis 66 usonajn diplo­matojn kaj civitanojn ekde la 4ª de novembro 1979ª, ĝis kiam prezidinto Reagan venkis en la elekto en 1981ª. Ĉar Reagan estis respublikana, kaj Carter estis demokrata. Ĉar la unua estis dekstrula kaj la dua bonisma. Ĉar Ronald Reagan kredis je la jurŝtato, kaj Jimmy Carter estis bonisto. Nun, la distordita ideo, ke prezidanto Trump estas freneza, ke li estas infano en la ŝuoj de plen­kreskulo, ke li ne scias, kion li volas, kaj pluraj aliaj absurdaĵoj, estas elĵetitaj en televido.

Sed la irana registaro (kiu ne reprezentas la popolon, sed nur malplimulton, kiu prenis la potencon per perforta tordado de leĝo) malamas Israelon. Ĝi diris multfoje, ke Israelo neniam devis ekzisti kaj ke ĝi devas esti detruata. Tial ĝi armis kaj financis Hizbulahon, Hamas-on kaj aliajn teroristajn grupojn. Kaj ĉi tie en Okcidento, tiu Bonisma Religio, kiu regas registarojn kaj ties akolitojn, disvastigas la ide­on, ke la judoj estas la mal­bo­nu­loj ĉar ili kuraĝas defendi siajn vivojn kaj la ekziston de sia nacio. Sed, kiel oni diras ĉi tie, neceso estas patrino de invento, kaj ili nuntempe posedas pint­nivelan teknologion tutmondan, ĉar ili aŭ defendas sin aŭ pereas.

La kialo, kiu pelis la usona­nojn implikiĝi en ĉi tiun ĥaoson, estas malsama: Irano intencas krei atombombon por forviŝi la Ŝtaton Israelo de la Tero. Fini tion, kion la nazioj ne povis fari, ili diras. Kaj la gvidantoj de eŭropaj registaroj, precipe tiu nia, ŝajnas indiferentaj pri tio, asertante, ke ĉi tiu milito estas kontraŭleĝa. Granda parto de la eŭropa loĝantaro, tiel facile manipulebla nuntempe, ankaŭ silentas, kontraŭdirante historion pri libera penso. Kaj neniu komprenas, ke malami judojn igas ilin nazioj.

Sed ni ne trompu nin: la israela socio estas okcidenta. Kaj la ajatoloj estas malamikoj de judoj kaj de ni, okcidentanoj. Kiam ili finos Israelon —se ili iam sukcesos— ili venos kon­traŭ Eŭropo. Aŭ ĉu ni jam forgesis la atakojn de la 11ª de mar­to, la bombadojn de la Ĝe­me­laj Turoj, la bombadojn de Londono en 2005, por nomi nur kelkajn? Nek ni forgesu la mur­dojn de la ĵurnalistoj de Charlie Hebdo je 2015ª. Estus longa kaj teda tasko listigi ĉiujn atakojn faritajn en la nomo de tiu re­li­gio. Islamaj fundamentistoj mal­amas Okcidenton ĉar ili sopiras reveni kaj revenigi la mondon al la 7ª jarcento, kvankam ili uzas Kalaŝnikovojn kaj strebas al la atombombo. Por ili, ekzistas nur unu volo, tiu de Dio, al kiu ĉiu homo devas submetiĝi ĉu vo­lon­te ĉu perforte. Kaj en Ok­ci­den­to, oni predikas al ni kulpan bonfaran ismon, kiu kaŝas la malkuraĝon ne preni la taŭron je la kornoj kaj ripari aferojn. Ĉiu, kiu povas, elmigras el islamaj landoj al Okcidento, kaj ne inverse. Sed post kiam ili estas sufiĉe multnombraj, ili provas trudi siajn leĝojn kaj ku­ti­mojn, kiel la novaĵoj diras al ni —malgraŭ ĉio— de tempo al tem­po, kiel ekzemple la boj­ko­toj kaj kritikoj de lernejaj me­nu­oj, al Sankta Semajno kaj la Festoj de Maŭroj kaj Kristanoj. La itala ĵurnalistino Oriana Fallaci jam parolis al ni pri tio antaŭ 25 jaroj. Ĉu profetino? Ne, pli ĝuste observanto de tio, kio estas ĝuste antaŭ ŝi, kaj kion tio signifis. Se vi ne kredas min, le­gu ŝian libron, La Kolerego kaj la Fiero, publikigita je 2001ª, kaj vi vidos, pri kio ŝi aver­tis nin komence de ĉi tiu jarcento.

Mi menciis antaŭe, ke prezi­danto Trump provas savi tion, kion li povas, ĉar la tagon, kiam Irano havos la atombombon, ĝi detonacios ĝin tre proksime al ni. Estas nekredeble, ke eŭropaj registaroj silentas pri ĉi tiu fakto kaj ili estas tiel naivaj, post ĉio, kio okazis ekde la komenco de la pasinta jarcento, ke ili daŭre kredas je la politiko de pacigo. Winston Churchill jam diris al ĉefministro Neville Cham­ber­lain —kiu subskribis pakton kun Hitler je 1938ª— Vi elektis malhonoron super milito, kaj nun vi havas malhonoron kaj militon. Alivorte, La Ĉefministro de Britio havis nek honoron nek pacon. Kaj kvankam Trump eble ne havas la respekton aŭ subtenon de siaj aliancanoj, li havas tre klarajn ideojn, kaj li daŭre havos aliancanojn en la Okcidento, ĉar per ĉi tiu milito li malhelpos la nuklean minacon treni Eŭropon en la 7an jarcenton.

Pro ĉiuj ĉi tiuj kialoj, mi kredas, ke naiva idealismo estas la kancero de Eŭropo kaj segmento de la usona publika opinio. Tiel ili sukcesis malvenki la Vjetnaman Militon post venki ĉiujn batalojn. Mi esperas, ke tiu malhonora atingo ne ripetiĝos nun.

Honoro kaj gloro al la pli ol cent mil senkulpaj persoj mur­di­taj de la registaro de la aja­to­loj pro esprimado de malsama opinion, fakto surdige silen­ti­gita de niaj registaroj kaj iliaj amas­komunikiloj. Ĉar defen­dan­te la persojn, ni defendas nin mem. Kaj kontraŭstarante totalis­majn registarojn, ni protektas nin mem kontraŭ tiaj aferoj iam ajn okazontaj en Hispanio.