La milito de 2026ª: Irano kontraŭ Israelio kaj Usono
Eble oni opinias, ke estas maljusta atako de Usono kaj Israelo kontraŭ senkulpa lando, kiu atakas neniun, kaj sekve tiu milito, kiun amasmedioj rakontas al ni ĉiutage estas kontraŭleĝa, kiel la registaro de Hispanio asertas.
Ĉu vere? Oni scias, ke Irano financas kaj pretigas teroristojn kontraŭ-israelajn, kiel HAMASon kaj HEZBOLAon, kaj ke diversaj registoj de Irano de multaj jaroj asertas, ke Israelo ne devas ekzisti. Nun la islama registaro de tiu lando intencas havi la atoman bombon, kaj ne estas sekreto kontraŭ kiu ili eksplodigus ĝin. Prezidanto Trump avertis ilin ĉesi tiujn provojn, kaj pro tio, ke ili ne atentis, israelaj aviadiloj detruis ejojn kie oni reserĉis pri tiu projekto. Sed ŝajnas, ke la projekto mem estas subtera, kaj oni ne scias kie, do ambaŭ registaroj, israela kaj usona, decidis ataki por eviti pli vastan detruon en la proksima estonto.
Kunordigita milita kampanjo lanĉita de Israelo kaj Usono kontraŭ la Islama Respubliko Irano fakte komenciĝis la 28an de februaro de 2026, markante la komencon de tio, kion multaj analizistoj nomas la plej grava regiona milito en jardekoj. Ĉi tiu konflikto ne estas izolita evento, sed kulmino de longedaŭra streĉiteco, kiu eskaladis post pluraj rektaj konfrontiĝoj inter Tel-Avivo kaj Teherano.
Dekomence la alianculoj lanĉis serion de precizaj aeratakoj kontraŭ strategiaj celoj en Irano, inkluzive de nukleaj instalaĵoj kaj balistikmisilaj centroj. Tio ja povas hororigi senklerajn civitanojn, sed oni notu, ke por ke ekestas atombomba eksplodo, uranio238ª devas esti anstataŭita de uranio235ª je 90%, dum nuklea centralo uzas nur uranion235ª de 3% al 4%, do estas neeble, ke centralo nuklea eksplodos, eĉ se ĝi ricevas atombombon mem.
La usona administracio, sub prezidanto Donald Trump, difinis la operacion kiel preventan agadon por detrui la militan kapablecon de Irano kaj malhelpi nukleajn ambiciojn. Raportoj de la unua semajno indikas severan damaĝon al irana infrastrukturo kaj armeaj gvidantoj, inkluzive de la morto de altaj funkciuloj de la Islama Revolucia Gvardio. Fakte, Irano ne plu havas aviaran aŭ surmaran forton.
Responde, Irano lanĉis amasajn misilajn kaj robotaviajn atakojn kontraŭ Israelo kaj usonaj bazoj en la regiono. La konflikto rapide disvastiĝis preter la limoj de la du ĉefaj malamikoj, influante najbarajn landojn kiel Irakon, Jordanion kaj plurajn golfajn ŝtatojn, kie troviĝas usonaj trupoj. La strategio de Irano, laŭ militfakuloj, baziĝas sur eltenemo, celante detrui usonajn interesojn kaj interrompi tutmondajn energivojojn por devigi Vaŝingtonon retiriĝi.
La partopreno de Usono estas rekta, kun du aviadilŝipaj batalgrupoj funkciantaj en la regiono. Ĉi tio markas foriron de antaŭaj strategioj, kiuj preferis prokuritajn militojn (per Hezbolo aŭ Hamas). Dum la administracio Trump argumentas ke la milito estas necesa por sekureco, internaciaj kritikistoj kaj iuj leĝaj fakuloj priskribas la atakojn kiel malobservon de la suvereneco de Irano laŭ internacia juro. NATO-aliancanoj kunteniĝas heziteme, dum Irano avertis eŭropajn landojn ke ili estos konsiderataj legitimaj celoj se ili subtenos Usonon kaj Israelon.
Komence de aprilo 2026ª, la situacio restas tre neantaŭvidebla. Dum Israelo celas longtempan malkapabligon de la irana reĝimo, la risko de ĉiama milito en la regiono pliiĝas. Kelkaj miloj da homoj jam mortis de kiam la milito komencis, kaj civiluloj en Irano kaj Israelo suferas la sekvojn de la bombadoj. La celo de reĝimŝanĝo en Teherano, kiun serĉas Usono kaj Israelo, ŝajnas plaĉi signifan parton de la loĝantaro, kiu pretas suferi militon se tio finas fifaman reĝimon, kiu jam murdis pli ol cent mil homoj celante altrudi sian islaman leĝon, kiel oni povas vidi ĉe interretaj paroladoj de bravaj iranoj, ĉefe virinoj: Ni ne estas islamanoj, sed irananoj!, estas disvastigata slogano ĉe surstrataj manifestacioj.