Al kiu profitas la milito?
Al kiu profitas la milito? Milito ĉiam profitas al neniu, krom —dekomenceal tiuj, kiuj havas potencon. Sed la disvolvo de la milito ŝanĝigas cirkonstancojn, kaj poste oni devas trovi kompromiton, kvankam laŭ historio oni scias, ke fojfoje konkludis milito kiam unu el batalantoj estas tute detruita, kiel okazis dum la Dua Mondmilito.
Sed ĉifoje la Milito de la Persa Golfo havas influon en la vivo de la cetera mondo, ĉar tra tiu loko pasas milojn da miljonoj da petrolo ene de petrolŝipoj ĉiutage. Fake vivokosto —ĉefe benzino kaj dizeloleoplialtiĝis de la komenco de la milito. Prezidanto Trump asertis, ke la milito daŭros nur unu semajnon, sed la strategio de la registaro de Irano plilongigis ĝin pere de malmultekostaj misiloji kaj minaco lanĉi ilin kontraŭ ŝipoj, kiuj intencos trairi la Hormuzan Markolon se ili ne antaŭe pagis por tio al Irano.
Siaflanke, Israelio rigardas tiun ĉi militon kiel finan solvon al la irana minaco, kiu anstataŭ zorgi pri la bezonoj de sia popolo, dediĉas sian riĉecon kaj teĥnologion al detruo de Israelio pro religiaj kialoj. Ne estas sekreto, ke ĝi armigis Hezbulaon kaj Hamason kaj intencas havi atombombon por provi ekstermi la landon judan. Sekve, Israelio klopodas malebligi la kapablon de Irano ekhavi atombombon nun kaj en la estonto. Tio estus tuta sukceso kaj fino de la milito por ili.
La kialoj de Usono povas esti pli vastaj: nun Rusio kaj Ĉinio estiĝas mondaj povoj, per sukceso en tiu ĉi milito, Usono asertos sian rolon kiel unuan potencon kaj mondan policanon. Usono ne bezonas la petrolon pasante la Hormuzan Markolon, kaj ankaŭ Rusio ne, sed Ĉinio uzas 80% de la petrolo, kiu trairas la golfon. Do, laŭ mi, aldone al apogo al fidela amiko, Israelio, Usono intencas enadi sian rolon kiel unuan potencon kaj mondan policanon.
Tamen, oni ne povas nei, ke la milita industrio profitas el tiu komplika milito. Ĝi jam okazigis altajn elspezojn en armiloj; la ĉefaj usonaj armilproduktistoj, kiel Northrop Grumman vidis siajn akciojn supreniri pli ol 5%); RTX, supren 4.5%; kaj Lockheed Martin, 3%, kaj ju pli longdaŭra estos la milito, despli rapide tiuj procentoj altiĝos. La bezono anstataŭigi la raketojn, robotaviojn kaj aviadilojn uzatajn en la milito garantias miliardojn da dolaroj en novaj kontraktoj.
La Golfo-ŝtatoj (Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto) troviĝas en kompleksa pozicio. Kvankam ili delonge timis la influon de Iranio, ili ankaŭ timas la konsekvencojn de milito proksime de siaj limoj. Tamen, se la milito sukcesas forigi la iranan minacon, ĉi tiuj landoj povus profiti de pli stabila, kvankam uson- dominata, regiona ordo.
Malgraŭ perdo da petrolo nuna, Ĉinio povas profiti antaŭ la mondo kiel pacan alternativon al la usona militemo. Ankaŭ dum Usono okupiĝas pri la milito, Ĉinio povas plifortigi siajn komercajn rilatojn kun landoj de Mezoriento, kiu suferas pro a usonaj sankcioj.
Aliflanke, Rusio povas gajni per ĉi tiu ĥaoso, ĉar la altaj naf- toprezoj pro la blokado de la Hormuza Markolo pligrandigas la enspezojn de Moskvo, kiu bezonas financojn por sia konflikto en Ukrainio. Aldone ili trovis duan avantaĝon: pro tio, ke NATOanaj landoj diris al Sº Trump, ke tiu ne estas ties milito, Trump diras nun, ke la ukraina ne estas milito de Usono, ankaŭ. Ĉu tio estos fino de NATO? Eble, kaj se jes, tria avantaĝo por Rusio.
Aliflanke, ĉefa malprofitanto de la milito estas la ekonomio monda, ĉar la blokado de la markolo kostas perdon de 3.2 milionoj da dolaroj po ĉiu 4-tago. Kiel mi jam diris, naftoprezo plialtiĝis, kaj el tio venos plialtiĝo de ĉiuj aliaj varoj, danke al la monavida politiko de Eŭropa Komunumo venigi bazajn produktojn el tria mondo anstataŭ kuraĝigi ties produktadon en niaj landoj. Ĉu inflacio estis programita de obskuraj povoj, kiujn registarojn okcidentaj obeas?