Kies vivon ni havas?
La debato pri memmortigo estas tiom malnova kiel homaro mem. Kiam homo ankoraŭ ne vivis sociale, sufiĉis al malkontentulo pri vivo defii pli danĝeran animalon, kiel urson aŭ leonon, aŭ pikumi sin, kaj neniu zorgus pri tio: unu buŝo ne plu plenigenda.
Tamen, de kiam aperis societo kun politiko kaj religio, anoj de tiuj institucioj akceptis la regularojn de ili postulataj, kaj memmortigo iĝis peko ĉefa, kiu estas punata nur se la provo memmortiga fiaskis, kaj ne se ĝi sukcesis. De ĉiam oni emas pensi, ke vivo estas plej inda havaĵo nia, sed eĉ se mi konsentus pri tio, mi komprenus tiujn homojn, kiuj opinias male.
Noelia Castillo Ramos estis filino de divorcita paro, kaj post kiam la patrino perdis sian loĝejon pro manko de pago, ŝi devis loĝi kun sia patro, kiu laŭŝajne estis ebriulo. Poste socialaj servoj forprenis ŝin de li kaj ŝi loĝis en ejo oficiala de la Registaro de Katalunjo. Dum tiu tempo ŝi suferis du seksperfortojn, unu de sia parulo, kaj alia multobla, kvankam ne certas, ĉu tio okazis en tiu ejo oficiala. Ŝi jam havis problemojn psikologiajn, kiiujn tiuj eventoj plimalbonigis, nome: Severa mensa malsano, kronika depresia malsano: Longedaŭraj epizodoj de kurac-rezista depresio, memmortigaj pensoj kaj konduto. Eble pro tio ŝi provis memmortigi kelkajn fojojn, rezultante funkcia kripligo. Ŝi petis, ke la ŝtato mortigu ŝin, ĉar ŝi ne plu volas elteni vivon. Sed ŝia patro obĵetis al tio, kaj ŝi devis lukti jure dum jaroj, ĝis finfine juĝistoj rajtigis ŝian rajton morti laŭ nuntempa leĝo de Hispanio, ĉar ŝi aĝis 25jare, kaj petis memvole tion.
Kaj tio starigas debaton, ĉu vivo apartenas al vivulo, ĉu al ŝtato, ĉu al societo?
Aliflanke, oni kutime konsentas pri tio, ke oni respektu la lastajn dezirojn de mortanto. Sed ĉu memmortigantuloj ne esprimas sian lastan deziron mortigante sin mem?
Kutime sociale oni kondamnas tiujn homojn, kiuj decidas memmortiĝi. Oni diras, ke ili estas frenezaj, ke ili havas problemojn, ke ili bezonas helpon... Sed ne eblas helpi tiujn, kiuj ne petas helpon. Ĉu?
Mi memoras, ke doktorino diris al mi, ke finante sian praktikon ĉe hospitalo ankoraŭ studentino, supervivulo de provo memmortiga diris al ŝi, ke li denove provos memmortigi elirinte hospitalon. Dirinte ŝi tion al sia majstro, li diris, ke tio ne rilatas al ili, doktoroj. Ke la paciento estas posedanto de sia vivo, kaj oni ne devas juĝi lian decidon.
De kiam Noelia Castillo Ramos sukcesis morti pere de helpo de hospitalo, stariĝis debato en nia societo, kaj multaj diras, ke estis murdo, ke ni murdis ŝin, kaj aliaj sensencaĵoj.
Ĉu vi, leganto, ne opinias, ke oni devas respekti la volon de aliaj homoj? Mi ne defendas morton aŭ memmorton, sed mi defendas respekton al la deziroj de aliaj homoj, kiuj ne vundas aliajn homojn krom sin mem.