Internacia Esperanto-Simpozio en la Austria Nacia Biblioteko

La 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 la Aŭstria Nacia Biblioteko en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio organizos simpozion okaze de du Esperanto-jubileoj: la centa datreveno de la naskiĝo de Lidia Zamenhof (1904 1942) kaj la 75-jariĝo de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM, aligita al la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929). Prelegos Ulrich Lins (Germanio/Japanio, ĉefpreleganto), Vilmos Benczik (Hungario), Wera kaj Detlev Blanke (Germanio), Heiner Eichner (universitato de Vieno, Aŭstrio), Alex Kaefer (Aŭstrio), Herbert Mayer (IEM, Aŭstrio), Claude Piron (Svisio).

La historio de Esperanto kaj la sorto de esperantistoj estas firme ligita al la ĝenerala historia evoluo. Verki historion de Esperanto signifas verki kadre de la historio de la mondo. Tion montris Ulrich Lins per La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Esperanto do ne estas io ekzotika kaj marĝena, kiel foje opinias la ĝenerala publiko, sed ĝi estas integra parto de historiaj evoluoj.

Tiu fakto estas la elirpunkto de la simpozio, kiu pritraktas la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante interalie la atenton al la sorto de Lidia Zamenhof (murdita en la koncentrejo Treblinka en 1942) kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo (fermita en 1938 fare de la nazioj). Apud tio pritraktiĝos ankaŭ temoj, kiuj tuŝas la nuntempon: Kia estas hodiaŭ la situacio de Esperanto en la mondo? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto kaj la nunaj politikaj regantoj? Kiel kondutu la esperantistoj en mondo, kiu almenaŭ en la publika diskurso ege malfavoras la ideon de artefarita internacia helplingvo, sed aliflanke pere de modernaj teknologioj ofertas novajn eblecojn?

Laborlingvo dum la unua duontago de la simpozio estos la germana por la ne-Esperanta publiko la cetero disvolviĝos en Esperanto.

Paralele okazos: malfermo de ekspozicio pri la sama temo en la Internacia Esperanto-Muzeo, prezento de la noveldonita plena verkaro de Lidia Zamenhof kaj internacia Cseh-kurso por tutkomencantoj.

Partoprenkotizo: 50,- eŭroj, por studentoj kaj lernantoj 35,- eŭroj. Aliĝo:

plansprachen@onb.ac.at

Christian Cimpa

Sammlung fr Plansprachen und Internationales Esperanto-Museum der Ãterreichischen Nationalbibliothek Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN

Tel.: 0043/1/ 535 5145

Internacia Esperanto-Muzeo Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO.

Mi atendas viajn reagojn, karaj legantoj.

Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'.

Al Mortas biiklanto Aliaj numeroj ~ Indekso 5-a Al Afriakj usonanoj