Mortas biciklanto Mortas biciklanto

Mi devas bedaŭre informi pri morto de Kieg Eichholtz, tre libera kaj simpatia homo kiun mi konis en 2002, semajnojn antaŭ ol la UK. Li kun amikino Ivana, ambaŭ nederlandanoj, venis al mia urbo, Campinas, biciklante el San Paŭlo ĉefurbo, por iri al la malproksima urbo Foz do Iguaçú. Mi filmis tion, kaj estas eta filmo kiun mi disvendas kaj disdonas kiel interesa por esperantistoj kaj ne esperantistoj.

Mi kredas ke ili partoprenis la IJK de TEJO en urbo Pato Branco (Anaso Blanka).

Mi revidis ilin dum la UK en Fortaleza, kaj tiuj el vi kiuj partoprenis tiun UK-on eble memoras pri la biciklista paro, ĉiam vestitaj pretaj por bicikli.

Ivanan, ni renkontis dum la kunsido de ATEO. Kieg (prononcas «Kirĥ» laŭ mia sona rekono) ne partoprenis, sed mi elkovris li esti vera ateisto kiam post la fermo de la UK ni iris al la marborda avenuo por klopodi trovi lokon kun tipika muziko, por danci kaj festeni. Dum ke ni restis atendante la alvenon de Ivana biciklante, viroj kiuj stiras taksion rigardis nin, ĉefe lin, pro stranga kaj fremda aspekto. Li prenis sandviĉon el la sako de lia biciklo, kaj dum li manĝis unu el la taksiistoj petis peceton. Li donis kaj konversaciis pri biciklado, dum longaj vojaĵoj, k.t.p. La homoj miris pri li, kaj en iu momento alvenis religian mencion de unu el ili. Vi sciis ke en tiu regiono, la plejparto de la homoj estas fervore religiaj. Kaj mi profitis por traduki ke li ne estas religia homo. Li lasis do, tre bonan impreson pri nereligia kuraĝa homo.

Vi povas legi pli pri Kieg en paĝo de e-bicikla asocio: http://bemi.free.fr/vikio/?KiegEichholtz.

Jozefo Lunazzi

Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'.

Al Informoj de l' Prezidanto Aliaj numeroj ~ Indekso 5-a Al Internacia Simpozio