Vortoj de l' Prezidanto

Karaj samideanoj,

Mi ne satas uzi la ci-supran vorton, por skribi generale al esperantistoj, sed mi tre satas uzi gin, kiam mi alparolas vin; samideaneco prenas sian veran sencon, kiam ni parolas inter ni, ateistoj -ec se sufice varias niaj precizaj konceptoj pri ateismo.

En la nuna mondo, tre gravas, ke ni diskonigu niajn ideojn, for de la dogmoj, for de la menskatenoj, for de ciuspecaj terorismoj kaj fundamentalismoj, for de la religiaj premoj kaj netoleremo.

Mi nepre deziras, ke pluvivu kaj pli aktivigu ATEO. Bedarinde pro granda okupiteco profesia kaj movada (mi nun estas redaktoro de "Le Monde de l'Espranto", franc-esperanta magazino), mi ne povis zorgi pri pli da aktivigo de nia asocio. Jus forlasinte la profesian laboron, espereble mi trovos iom pli da tempo por ATEO. Mi atendas de vi ideojn kaj helpon por aktivigi la asocion. Ekzemple, la redaktoro certe gojus ricevi interesajn artikolojn de vi por nutri nian bultenon, kaj stimuli la pripensadon kaj diskutadon.

Alproksimigas la UK en Pekino, kaj ni havos dum tiu kongreso la nun tradiciigantajn programerojn: du kunvenojn, unu administra, la alia estos diskutforumo pri ateismo en Azio kaj tute aparte en Cinio. Anka ni havos budon en la kongresejo, dum c. 2 horoj en la tago de fakaj asocioj.

Kiel estas nuntempe pri ateismo en Cinio? En diversaj regionoj de la mondo, renaskigas religiaj sentoj, revigligas la partopreno en la religiaj movadoj. Cu same en Cinio ? Cu la eduka sistemo forbalais ciujn religiajn spurojn, a cu la homoj kontraste al senreligia eduko turnigas denove al diversaj tradiciaj kredoj, kiuj pli kontentigas ilian spiriton ? Mi esperas, ke multaj cinaj amikoj partoprenos en la forumo, kaj klarigos sian opinion pri tiu temo.

Gis balda en Pekino, ateisme via,

Claude Nourmont

Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'.

Al indekso Aliaj numeroj ~ Indekso 5-a Al Mortas biciklanto