El Correo del Esperanto

Ĉi tiujn revuojn ESPERANTO HISPANIO ofertas al vi: unu en la hispana kaj la alia en la Internacia Lingvo:

El Correo del Esperanto:

Monatotria, tute hispane . Se vi volas la paperan version, konsultu kondiĉoj ĉi tie.Aperis du numeroj ĝis nun.

Kajeroj el la Sudo:

Pli ol kvardek numeroj, kaj ankaŭ estas monatotria. Tute verkita en Esperanto. Donas al vi okazon por bona praktikado de Esperanto,kaj ankaŭ invitas al vi kontribui.

Kajeroj el la Sudo

Ĝi estas la organo de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), sed ankaŭ enhavas sekciojn kiuj povas interesi al vi, kaj kompreni ilin povas esti defio por tiuj kiuj alproksimiĝas al Esperanto por la unua fojo.


NOTO.- Se vi ŝatas tiun belan valson, kiun ni aŭdas nun, vi povas koni la muzikon de ties komponisto en la TTT-paĝo, kiun ni dediĉas al li.

Vi povas registri la paperan version deprenante ĉi tio..

Deprenu ĉi tie por vidi El Correo del Esperanto.

Deprenu ĉi tio por vidi la Kajeroj el la Sudo (en Esperanto)


Esperanto Hispanio

Paperaj revuoj.

Se vi volas legi la revuojn en papero, ni povas sendi ilin al vi pere de helika poŝto. Ni jam sendas ilin al kvardek landoj en la mondo, kaj tial ni havas kostojn; nu vi povas helpi nin mone, se vi pagas registron. Tiu registro kostas dek dolarojn jare por unu revuo, aŭ $15 por ambaŭ.

Sed vi nepre atingos ambaŭ revuojn senkoste pere de tiu ĉi TTT paĝo. Ne estas diferenco inter la ŝarevaraj kaj registritaj versioj, ĉar ni supozas, ke tiuj kiuj ne registras, ne povas. Tamen, kunlaborado de ĉiu laboristo estas bonvenigita..., kaj vi nepre estas laboristo! :-)


El Correo del Esperanton redaktas Juan Antonio Cabezos Martínez, kaj la Kajeroj el la Sudon redaktas Jesús de las Heras.

Mesaĝojn pri ambaŭ revuoj oni respondos se vi deprenas ĉi tie, aŭ en la retadreso kiu estas en ĉiu revuo.


Kajeroj el la Sudo ~ El Correo del Esperanto ~ Aliaj revuoj ~ Esperanto Hispanio ~