Pulsa para leerlo en español
Click to read in English

Vi diris: utopio?

Iuj intelektuloj asertas kun memfido, ke komuna homa lingvo estas utopio. Ĉar, ili diras, ĉiu popolo havas apartan spiriton, kiu estas esprimata per ĝia propra nacia lingvo. Tial, inter homoj de diversaj nacioj kaj lingvoj, vera komuniko ne estas ebla. Laù ili, por ekzemplo la penso de orientaziano estas tute nepenetrebla al okcidentano kaj reciproke: do kiel ili povus kompreni unu la alian? Eĉ uzante samajn vortojn, ili nepre interpretas ilin diference.

Aùdinte tiujn pezajn argumentojn, mi ekridas; kaj mi relegas leterojn de ekstremorientaj korespondantoj, aù libron de Miyamoto Masao, aù paĝon de la revuo El Popola Ĉinio; mi rememoras fluajn interparoladojn kun esperantistoj el Ĉinio, Japanio, Indonezio. Uzante nian komunan interrilatilon, neniam mi spertis ian malfacilon en interkomprenado. Mi konstatas, ke la pensoj kaj sentoj estas same esprimataj, eĉ se iafoje estas uzataj bildoj kaj metaforoj malsamaj, sed senpere kompreneblaj. La ploro de japana virino, kiu perdis sian filon en Pacifika milito aù sub la Hiroshima bombo estas similaj al tiuj de usona patrino, kies filo pereis en Pearl Harbour aù de germana patrino, kiel infanoj estas buĉitaj en la bombardado de Dresdeno aù de Hamburgo. Sama feliĉa rideto floras sur la lipoj de junaj geamantoj en Pekino aù en Moskvo. Ĉe ĉiuj latitudoj kaj longitudoj la cerbo same funkcias en ĉiu homa kapo, kaj la koro same batas en ĉiu homa brusto. Ĉie la korpo kaj animo same reagas al suferoj kaj ĝojoj, kaj eltrovas samajn vortojn por esprimi siajn sentojn kaj pensojn.

Ni ne lasu nin forlogi de sofismaj teorioj. Al ili ni trankvile kontraùmetu nian praktikan sperton.

Vi diras: utopio, neebleco? Ni pruvas la movadon marŝante.

Valo


Libra noto.- Tiu eseo estas ĉe la paĝo 98 de Vortoj de Valo, publikigita de SAT en 1995. Tiu libro estas obtenebla ĉe Hale Libroservo, aŭ ĉe SAT mem (SAT, FR 47470 Beauville, France). La libro aperis nur kelkaj monatojn antaŭ lia morto, kaj estas selekto inter siaj literatura produktado laŭ pli ol sepdek jaroj.

La vera nomo de Valo estis Rajmundo Laval', kaj li mortis antaŭ nelonge, estante naŭdek kvinajaraĝa, kiel ni diris je niaj Kajeroj el la Sudo.
Deprenu por reiri.