Vivo de Narciso Yepes

Kiel infano,Narciso eklernis la gitaron, kaj baldaŭ li koncertis.

Yepes infana Kiam aliaj infanoj eklernis legon kaj skribon, lia patro portis lin en Lorca (pron. lorka), proksima urbo al Murcia (pron. mursja) por ke lia unua majstro pri la gitaro lernigu al li la unuajn notojn de solfao.

Liaj unuaj instruistoj pri la gitaro estis S-roj Jesús Guevara kaj Pedro Puertas.

Poste, li studis en Valensjo, sed li devis reveni en Lorca-n. Tie li renkontis la orĥestriston S-ro Ataúlfo Argenta (argentinanon loĝantan en Madrido), kiu vizitis tiam sian fratinon, kiu loĝis en la urbo de la suno (Lorca). Argenta interrompis lin, dirante Kion ajn vi faras en Lorca? Vi devas veni al ĉefurbo kun mi!.

Kaj Argenta, kiel vera protektanto, malfermis kelkajn pordojn por la juna Narciso. Sciante, ke lorĥano Ibáñez Martín estis tiama ministro pri Edukado, li kontaktigis ilin ambaŭ filojn de Lorca, kaj baldaŭ okazis profitebla evento por ke la 23-jaraĝa Yepes povis sin prezenti antaŭ la madrida intelekturaro: Joaquín Rodrigo estis komponita majstran verkon, la Konĉerto de Aranjuez (pron. aranĥues'), kaj Narciso Yepes sukcesis ludi ĝin en la Teatro Reĝa en 1947. Nia gitaristo alportis al la konĉerto sian toque flamenco (tio estas, sian flamenkeman ludmanieron), multe pli rapida ol la ĝistiamaj ludantoj, kaj ankaŭ multe pli moviga: agordoj iĝis rasgueos (pron. rasgeos, tio estas, Narciso gratis la kordojn, anstataŭ agorde puŝi ilin), kaj la publiko, ege entuziasmita, forgesis pri iuj ajn aliaj ludantoj de la konĉerto.

Jarojn poste, Yepes diris: La Konĉerton de Aranjuez oni skribis por Regino Sáinz de la Maza, kaj la Fantazion por Ĝentila Homo oni dediĉis al Andrés Segovia. Mi igis tiujn verkojn amege miajn, kaj ili ambaŭ ebligis min diskonigi antaŭ la mondo, altkape, pecon de nia radiko.

Se ni aŭskultas tiujn verkojn (DG 11 39 440), eble ni vidos, ke Narciso Yepes scipovis doni al la unua la etoso de la XVIII-a kaj XVII-a jarcentoj, respektive, el la perspektivo de la nuna Hispanio.


Reiri al
~ Komenco ~ Narciso Yepes ~ Fernando Sor ~ Esperanto España ~
~ Curso de Esperanto ~ Esperanto Course ~