Dokumentoj el pasinto

Pripensinda dokumento

Ĉi-malsupre, ni fotokopias inkan dokumenton pri la Laborista Internacia Movado, presita en 1920. Kiel niaj legantoj sendube konstatos, la celo de la Laborista Movado apenaŭ ŝanĝis, internacie ni fakte progresis preskaŭ nenion. Kontraŭe, la kapitalismo aktualiĝis, sin prezentas eksternacie sub la formo de multnaciaj entreprenoj, tiel efike, ke ĝi jam regas la mondon, ĉu ni ankoraŭ daŭrigos dividitaj, kaŝitaj en tiuj ĉeloj nomataj nacioj?

Kamarado: pripensu kaj reagu energie kaj tuj!

Kamaradoj el ĉiuj landoj!

    Ĉi apude ni prezentas la vi la novajn statutojn de Liberiga Stelo, ŝanĝitajn laŭ datfreŝa referendumo de la nuna anaro.
Ŝajnas al ni superflue montri ĉi tie la necesecon de tia Laborista Internacio. Certe, ĉiuj antaŭenemaj Esperantistoj, sentas la bezonon de tiu organizaĵo, kiu pli ol io ajn helpos al la triumfo de nia kara Idealo. Tamen, unu punkto enl tiuj statutoj postulas klarigon. Liberiga Stelo fundamente malsimilas je la ĝisnunaj Internacioj. Ĉiuj Laboristaj Internacioj, estintaj kaj estanta, pekas en sia strukturo mem: ĉiuj staras sur mallogika bazo, nome: la nacio kiel celo. La nepra naciemismo de ĉiu nacia sekcio venenas la tutan asocion. Ĉiu sekcio penas —eble senkonscie— nur por si mem, nur por sia egoista naciemismo. Ho!, evidente!, sur la papero, la konkordo estas..., kaj ĉe  la kongresoj, ĉiuj  sekcioj reciproke ĵuras  certan interhelpon. Tamen dum la akraj krizoj, tiu unueco, tiu  samceleco malaperas kaj, spite la penegoj de kelkaj fideluloj, cedas lokon al naciemismo, eĉ al ŝovinisma fluego kiu puŝas la hieraŭan amikojn unu kontraŭ la alian! Tiam ne plu da interhelpo. ne plu da frateco, sed malfidemo  eĉ malamo. Fakte la Laborista Internacio ne ekzistas: ĉiu nacia sekcio estas aparta, aŭtonomia asocio, ja! Ĉe iu ajn internacio, pro la lingvo diverseco, preskaŭ devigaj estas la sekcioj..., sed ni samlingvanoj, ni esperantistoj, ni ne  konas tiun baron. Kial, konservi tiun formsistemon, kiu montris sin tiom fatala ĉe ĉiuj laboristaj internaciaj institucioj. Forpuŝu tiun antikvan kaj danĝerajn  koncepton kiu sufokas la internaciisman senton mem. Ni povas kaj devas fondi sennaciecan Internacion. Al naciismo opozu  ni integralan Internaciismon.
    Ĉiuj komunistoj, kooperativanoj, liberecanoj, sindikatanoj, socialistoj el ĉiuj landoj, ĉiuj kiuj  kvankam enviciĝantaj  diferencaj partioj, aliras al sama celo, nome: la estriĝo, la memstareco de la Laboristaro, ciuj unuiĝu, kuniĝu en nur unu Supernacia Internacio. Forĵetu ĉi tiujn etiketojn kiuj nin dividas kaj ĝenas kaj  ilin anstataŭigu  per la devizo: Revolucio.
    Kamaradoj! Diskonigu, presigu nian alvokon, aniĝu, aligu  L.S. Ni bezonas  ĉies fortojn. Se ĉiuj antraŭenemuloj komprenas sian devon, nia Internacio estos potenca, kaj sin trudos al la Laborklaso, kaj tie estigos la veran Internaciismon kiu tiom mankas.
    Nia agadkampo kaj patrujo estas: Homaro.
    Nia celo estas: helpi al la starigo de la Universala  Respubliko Laborista.
Frate al vi           
LA CENTRA KOMITATO DE L. S.   


Kajero 1ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En pdf (paĝo 18ª).

Enretigis Jesuo.