Lirikaj paĝoj

KOMENTOJ AL POEMO DE F. GARCÍA LORCA

La korno-vundo kaj la morto (1) Federiko Garsia Lorka
Je la kvina posttagmeze. (2)
Estis ĝuste la kvina posttagmeze.
Knabet' alportis la blankan littukon (3)
je la kvina posttagmeze.
Kalka korbo atendis antaŭvide (4)
je la kvina posttagmeze.
La ceter' estis morto, nure morto
je la kvina posttagmeze.

La vento foren portis la kotonojn
je la kvina posttagmeze.
Nikel' kaj vitro per oksid' sematas (5)
je la kvina posttagmeze.
Kolombo luktas kontraŭ leopardo
je la kvina posttagmeze.
Femuro kontraŭ korno angorplena
je la kvina posttagmeze.
Komenciĝis la sonoj de l' borduno (6)
je la kvina posttagmeze.
L' arsenika kloŝaro kaj la fumo (7)
je la kvina posttagmeze.
Ĉestratangule svarmas silentgrupoj
je la kvina posttagmeze.
La taŭro solas kun la koro supre! (8)
je la kvina posttagmeze.
Kiam la neĝa ŝvito ekaperis (9)
je la kvina posttagmeze,
kiam kovriĝis la aren' per jodo
je la kvina posttagmeze.
La mort' ellasis ovojn en la vundon (10)
je la kvina posttagmeze.
Je la kvina posttagmeze.
Jes, ekzakte, la kvina posttagmeze.

Ĉerko kun radoj iĝis lia lito (11)
je la kvina posttagmeze.
Ostoj kaj flutoj tintas enorele
je la kvina posttagmeze.
La taŭro muĝis jam sub lia frutno
je la kvina posttagmeze.
La ĉambron ekirizis l' agonio
je la kvina posttagmeze.
Sur la foro jam venas la gangreno
je la kvina posttagmeze.
Antro lilia sub l' ingvenoj verdaj
je la kvina posttagmeze.
Liaj vundoj bruligis kiel sunoj
je la kvina posttagmeze.
Kaj la amaso rompis la fenestrojn
je la kvina posttagmeze.

Ve, la terura kvina posttagmeze!
Batis la ivinan ĉiuj mond-horloĝoj.
Estis la sombra kvina posttagmeze.

NOTOJ:
(1) Temas pri la unua el la kvar poemoj, el kiuj konsistas la impona kaj genia "Funebra kanto por Ignacio Sánchez Mejías", unu el la plej eksterorinaraj tiuspecaj lirikaĵoj el la hispana lingvo. Rimarkindas en ĝi la kunestado de dekunusilaboj (klera tendenco) kaj oksilaboj (la plej popularaj hispanaj versoj) blanke rimiĝantaj, la aparte belefektaj kuraĝaj vortfiguroj surrealisma esprimitaj, sed baziĝantaj sur plej pura realo, kaj la fakto, ke tute akcesora elemento ("la kvina posttagmeze") turniĝas en unurangan fundamentan poezieron, kies alterna ripetado faras la poemon mirinde litanieca, kiel konvenas al funebra kanto.
        Ignacio Sánchez Mejías estis unu el la plej grandaj ĉijarcentaj toreistoj, klera homo tiel inklina al la taŭroudado kiel al la litetraturo, intima amiko de Federico García Lorca, Rafael Alberti kaj, ĝenerale, de ĉiuj poetoj de la renoma "Generacio de '27" kaj aŭtoro de itneresaj teatraĵoj. Kornovundite la 11an de aŭgusto 1934 en la taŭroludejo de Manzanares, li mortis en Madrido du tagojn poste. Daŭrigi la legadon.
(2) Je tioma horo komenciĝas la taŭroludaj spektakloj. Daŭrigi la legadon.
(3) Per tiu blanka littuko oni kovros la senvivan korpon de la toreisto, kies morto fatalas. (Fakte nur la fatalo aŭ la hazardo kondukis lin al la taŭroludejo de Manzanares kiel anstataŭanto de Domingo Ortega). Daŭrigi la legadon.
(4) Jen ree la fatalo superŝvebas la matadoron. Oni kutime surĵetas kalkon sur la sangoflakojn kuŝantajn sur la areno. Daŭrigi la legadon.
(5) Tio neoksideble oksidiĝas, tio neputrema putras...  Daŭrigi la legadon.
(6) Nur la sono de la borduno, la plej bassonora kordo de la gitaro, preludoj al la plej animskua "flamenka kanto", nome la "siguiriya" (sigirija), povas esprimi la dramon.  Daŭrigi la legadon.
(7)  Halucinite, la poeto iamgas koŝmarajn operaciejon, anesteziojn kondukantajn al la morto. Daŭrigi la legadon.
(8) Veninte la homon, je la besto aperas fierplena.  Daŭrigi la legadon.
(9) Ignacio sensanga, aspektis morte pala,kiam la "neĝa ŝvito ekaperis" ("kovriĝis la aren' per jodo"), enambulancigis lin, plenumante liajn dezirojn esti transportata al Madrido.  Daŭrigi la legadon.
(10) La ambulanco paneis survoje. Oni devis atendi la anstataŭajn pecojn. Necesis ŝanĝi la bandaĵon de la vundigo, dum terura varmo pliigis la riskon de infekto.   Daŭrigi la legadon.
(11) Lia sufero, lia batalo kontraŭ la morto tiel violentas, ke, laŭdire, alkroĉiginte al la litkapaj kuprostangoj, li skuas la liton kiu ruliĝas tra la ĉambro. Daŭrigi la legadon.

Trad. kaj komentoj de Miguel Fernández.


Kajero 1ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo