Eseo

Konsideroj pri la nova fikcio.

Laŭlonge de la pasintaj jarcentoj la socia ordo montriĝis senmova. Temis pri statika sistemo de rilatoj inter povo kaj popolo. Hodiaŭ tamen la situacio ŝanĝigis kaj la distancoj ne estas tiel absolutaj kiel en la tempoj de la stabila ordo. La homoj troviĝas multe pli proksime unuj de la aliaj dank', ekzemple, al la amakomunikiloj. Sentoj kiaj homaranismo aŭ egaleco preskaŭ ĵus vekiĝis, celantaj la transformon de niaj rilatoj.

Valoroj

Se krome paroli pri la sociaj valoroj, tio, kio estis grava kaj signifo-plena en la hieraŭo, ĉesis esti tia kaj inverse. Kiel do povis tio influi la artan kreivecon? La fakto, ke la komencon de la nuna jarcento la artisto komencis esti konscia, ke la realo ne plu estas stabila, produktas grandan konvulsion en la maniero koncepti la rilatojn inter la ekstera mondo, kaj la arta produktaĵo. Konceptoj kiaj "arto pro/por arto", emfazo sur formo kaj ne sur enhavo, rezigno aŭ forlaso de la socia uzo de la arto kaj memserĉado far la artistoj, disvolviĝas iom post iom celante la rekonceptiĝon de la arta kreiveco.

Kvankam la etikedo "avangardismo" signas tre vastan fenomenon, kies eroj ofte malsimilas inter si, oni povas serĉi ĝian akuŝon en tiu nova spirito, relativa kaj pluralisma. Kiam la verkistoj ekkonstatis, ke la realo ĉesis esti monolita, solida kaj sekura, ili eĉ kuraĝis diri: la realo ne plu ekzistas. Oni do ne verku por aŭ pri ĝi. Kiu estu do la materio, el kiu nutriĝu la arto? la respondo ŝprucis klare: la arto mem. Sekve la arto signis sian propran mondon, sia propran "limbon", se tiel nomi, kien la artisto aliru por ĉerpi "realon", kadron kaj erojn por sia produktaĵo. Ni povus nun precizigi, ke, malkiel ni supre vortigis, ne temas ĝuste pri "forlaso de enhavo", sed pri la fiksado de nova dualeco ene de la arta kampo mem.

Se konkrete plie paroli pri Literaturo, kies limbon oni, ĉiam pli ofte, teknike nomas "fikcio", ekzistas precipe du konceptoj, kiuj vekas nian atenton pri ĉi tiu mondo, kiu forlasis absolutecon. Unue, la tempo, kiu ne plu estas sinsekva serio de disigitaj punktoj, sed kontinua fluo.

Kronologio lasis vojon al libera moviĝo tra la tempo, same kiel la homa menso perceptas ĝin. Due, la rilato inter la aŭtoro kaj roluloj, kaj aŭtoro kaj fikcia objekto, spertas gravajn ŝanĝojn, ĉar ne plu ekzistas "superkonscio" kaj regado de ĉio far la aŭtoro. Estas do ĝuste la plureco de konscioj, kio portos nin en pli objektivan analizon, ne la scienca priskribo de la cirkonstancoj far la aŭtoro. Ĉe la remodelado de la naturo kaj la funkcio de la fikcio, aperas laste  plej grava konsekvenco: ĝi ĉesas esti publika instrumento, ĝi ĉesas havi socian uzon, kaj tio rekte frakasas la precepton de Horacio, pli poste malvolvitan de la marksistoj. Tiu sinteno, kontraŭstara al la interesoj de la ŝtato, lokis niajn artistojn en ne tro agrabla situo. Tradiciemo do devis plui je la servo de certaj interesoj, kaj kunvivis, kiel en nia hodiaŭo, kun renoviĝemo. Ĉiu okupas sian lokon kaj desegnas tre interesan panoramon, kiun pro ĝia vasteco, oni povus tuŝi onte pli detale.

Alberto Franco       


Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo