Movado

Inaŭguro de monumento al Zamenhof

Inaŭguro

La 17an de Decembro okazis en Sabadell, grava kataluna urbo, la solena inaŭguro de monumento honore al D-ro Zamenhof. Partoprenis la feston, kun la lokaj geesperantistoj, multaj aliaj venintaj el urboj proksimaj al Sabadell kaj ankaŭ certa nombro el ili venintaj aŭtobuse el Zaragozo.

La monumento moderna, solida kaj impona, konsistas el kvar kolonoj el speciala metalo neoksidebla nomata "coorten" simbolantaj la kvar ĉefpunktojn. Meze de la plej alta, dekunu-metra kolono, troviĝas la Esperanta Stelo, kies diametro estas unu-metra, kaj ĉe la malsupra parto de la monumento kaj fiksita reliefe, la figuro de D-ro L. L. Zamehof kun omaĝa teksto al la iniciatinto de la lingvo internacia Esperanto. Ĝia kosto preterpasas la respektindan sumon de sep milionoj da pesetoj.

Donis internacian karakteron al la ceremonio Dro Ulrich Lins, Vicprezidanto de UEA, kiu efektive solenigis la feston kune kun la unuarangaj aŭtoritatuloj de la urbo. Reprezentis SAT-on k-do Ramón Manau, peranto de nia Asocio en Hispanio kaj ankaŭ Vicprezidanto de la "Urbana Komisio por la starigo de la monumento", sub kies zorgo malvolviĝis grandparte la ceremonio, ĉar estis ĝuste li la tradukanto de la publikaj paroladoj de la Urbestro, de la Prezidanto kaj de nia kolego D-ro Ulrich Lins.

La inaŭguro-festo komenciĝis la indikitan tagon, frumatene, en la bulvardo Zamenhof (nomo ricevita en la jaro 1912 kaj malaperinta nur dum la regado de la diktatoro Franco) kaj malfermiĝis per regalo al ĉeestantaj infanoj de bongustaj diluitaj ĉokoladoj. Tuj poste okazis konkurso pri desegnaĵoj por infanoj ĝis dek-jaraj  pri la temo "la monumento". Muzikista grupo "Kordoj" de Mataró ludis koncerton el tute modernaj melodioj.

Proksimume je la 12a horo, la Urbestra Moŝto , Antoni Farrés, la prezidanto de U. K., S-ro Soler, Sekretario de sama Komisiono S-ro Galofré, Prezidanto de KAE, S-ro Manau: D-ro Lins kaj aliaj gravuloj inaŭguris oficiale la monumenton per interesaj paroladoj. D-ro Lins, en sia pri-Esperanta parolado, emfazis la favoran influon, kiun por nia Movado jam havas la liberiga perestrojka proceso ĉi-momente travivata de la Orient-Eŭropaj landoj, kaj li finis sian elokventan  paroladon esprimante sian konvinkon pri la granda rolo de Esperanto pri la unuiĝo de nova Eŭropo nun naskiĝanta.

Muzikista ensemblo ludis la esperantistan himnon "La Espero"-n kaj tuj post la ceremonio ĝi ludis ankaŭ folkloran muzikon por tiuj, kiuj deziris danci laŭ ritmo de "sardanoj" (tipa kataluna danco).

Post la menciita oficiala inaŭguro preskaŭ 200 geesperantistoj  sin direktis al hotelo "Urpi", kie okazis amikeca kunmanĝado. En al kutima momento de la paroladoj oni prezentis la ĵus eldonitan libron "Esperanto en prospektivo", verkitan de nia k-do Giordano Moya, kiu faris komentarion pri ĝi. Same alparolis la kunvenintojn la Prezidanto de Barcelona E-Centro, S-ro Aragay, kaj la Prezidantino de la OKK de la venonta 50a HEF-Kongreso, k-ino García-Cobacho. En la nomo de HALE kaj de HEF salutis k-do A. Marco Botella.

Gratulan kaj dankon al niaja samideanoj de Sabadell pro la monumento kaj la memorinda festotago.

La Redakcio.



Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo