Lingvo

Kiel registri neologismon

Edwin de Kick, en sia artikolo "Helpopeto pri Neologismoj" (1) priskribas kompiladon de provizore titolita "Literatura Vortaro" (LV), kiun li entreprenis, kaj li petas helpon en la formo de kontribuadosciencisto de neologismoj jam uzataj. En mia artikolo "Neglositaj neologismoj" (2) mi riproĉis la senrespondecon de aŭtoroj, kiuj uzas neologismojn en siaj verkoj sed ne dignas glosi ilin. Fine de tiu verko, mi donis ekzemplon de la maniero adekvate glosi neologismon. Mi uzos tiun modelon por dokumentado de la sekvaj kvin vortoj, kiuj estis uzataj en mia publikigita kolekto de noveloj "Hieraŭ-Hodiaŭ-Morgaŭ" (3).

La dokumentado  konsistas el la sekvaj eroj: 1.- citaĵo kun paĝ-numero; 2.- etimologio; 3.- difino; 4.- eventuale, listigo de sinonimoj kaj resendo al parenca(j) vorto(j); 5.- rimarkoj pri eraroj en la formo kaj difino de jam registritaj vortoj, kaj aldonaĵoj al publikigitaj difinoj. Mi rigardas kiel neologismon vorton mankantan aŭ ne adekvate registritan en la sekvaj leksikografiaj verkoj:

    1. PIV-Plena Ilustrita Vortaro-1970.
    2. PIVS-Suplemento de PIV (1987).
    3. NEG-Neologisma Glosaro (1983), kompilita de Henri Vatré.

La sekvaj mallongigoj estas uzataj por indiki lingvojn: a=angla, f=franca, g=germana, hl=helena, l=latina.

  1. artefakto

    "Mi scivolas, ĉu estas homaj restaĵoj en tiu parto de la groto, ekz. ostoj, artefaktoj, kaj pentraĵoj sur la muroj".

    Etimologio: a. artifact (USA), artefact (GB); f. artefact, g. artefakt.

    Difino: 1 (arkeologio) objekto kiel ilo, ujo, ornamaĵo, aŭ artaĵo montranta prilaboron aŭ uzon fare de la homo; produktaĵo de la krea aŭ inventa kapablo de la homo. 2. (biologio) nenatura strukturo en kemie kaj fizike preparitaj animal- kaj vegetal-histoj, rezultanta de la preparado.

    Rimarkoj: la vorto estis uzata pli frue en "La Bela Subtera Mondo-Libro pri Grotoj" (1959, pĝ. 18, 25) de Leander Tell, sed la aŭtoro ne glosis ĝin. PIVS registras nur parton de la difino 1.

  2. gastroenterologo, gastroenterologio.

    "Posttagmeze la skribtablo de la eminenta gastroenterologo estis kovrita per amaso da Rentgen-bildoj kaj skribaj notoj" (pĝ. 94).

    "Bonvolu telefoni al D-ro Nakagawa de la Fako pri Gastroenterlogio ĉe la Medicina Fakultato" (paĝ. 94).

    Etimologio: Internaciaj scienciaj vortoj formitaj per hl. gaster (stomako) kaj hl. enteron (intesto).

    Difino: gastroenterologo, specialisto pri la gastroenterologio.- Gastroenterologio, la studo de la malsanoj kaj patologio de la stomako kaj la intesto.

    Rimarko: Neniu el la du fakterminoj estas registrita en "Esperanta Medicina Vortaro" (1985).

  3. hegumeno

    "Kiam la glorigita imperia signo alvenos, estu sciate, ke Pavlos, la hegumeno de la monaĥejo de Katakali venis al mia Plejalta Pordego (pĝ. 29).

    Etimologio: hl. hegumenos.

    Difino: Abato de grekortodoksa monaĥejo.

  4. kartonaĵo

    "La sekvan tagon Noferked okupiĝis pri la preparado de la kartonaĵo kaj portretmasko, kiu kovros la mumion" (pĝ. 18).

    Etimologio: speco de ĉerko por egipta mumio, havanta pli-malpli homan formon, farita el kungluita papiruso, t.e. kartono, kaj kovrita per tavolo da pripentrita gipso, ofte kun realisma portreto de la mortinto.

    Rimarko: Tiu ĉi difino estas aldonenda al "kartonaĵo" en PIV.

  5. ordalo:

    "ĉu vi intencas torturi ilin aŭ submeti ilin al ordalo por malkovri la ŝteliston?" (pĝ. 31).

    Etimologio: mezepoka l. ordalium (=judicum dei) a. ordeal, f. ordalie, g. ordalien.

    Difino: primitiva rimedo por ekscii kulpecon aŭ malkovri mensogadon, submetante akuzaton al provo, kelkfoje danĝera aŭ doloriga, kies rezulto estas decidota fare de supernaturaj fortoj.

    Rimarko: Detala klarigo pri la funkcio de ordalo troviĝas en mia artikolo "La detektado de mensogoj" (Internacia Jura Revuo, 1/1986, pĝ. 2-23; vd. &2.3- &2.6), kaj ĝi estas la bazo de la intrigo de mia unuakta teatraĵo "Tagiĝa Ordalo" (Fonto, 1983, nº 37, pĝ. 19-27).

La celo de tiu ĉi  detala prezentado de kvin neologismoj estas ilustri la procedon plej konvenan por pravigi la enkondukon de novaj elementoj en la leksikon de Esperanto. Per la citaĵoj mi montris, kiel la novaj vortoj funkcias en vivanta kunteksto ĉi-kaze temas pri beletraj verkoj antaŭ ol ilio aperas en listo de neologismoj. La etimologioj certigas la ĝustajn formon kaj signifon, kiujn mi donis al la esperantigitaj vortoj. Sekve malestas ĉiuspeca arbitreco kaj kaprico. Fine, la manko de sinonimoj en Esperanto indikas, ke la konceptoj ne povas esti esprimitaj en kontentiga maniero per la ekzistanta vortprovizo de Esperanto. Pro tio nova vorto por ĉiu speciala koncepto estas bezonata.

Bernard Golden.           

Notoj:
(1) Edwin de Kock: Helpopeto pri Neologismoj. Bona Espero. 1978; 1: 12.
(2) Bernard Golden: Neglositaj neologismoj. La Letero de l' Akademio de Esperanto. 1988 januaro; 2:3. Elna Newsletter. 1988; 24 (3): 4-5.
(3) Bernard Golden: "Hieraŭ-Hodiaŭ-Morgaŭ": noveloj. Antverpeno kaj La Laguna: TK Stafeto, 1982.


Gekamaradoj: abonu nian revuon "Kajeroj el la Sudo" por helpi nin solidare sendi ĝin al nepagipovaj E-Grupoj!

Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo