Recenzo

Komplementa volumo
(Analiza Skolo)
de Luis Mimó Espinalt

Verko eldonita de Esperanto-Centro de Paderborn (Germanio) Formato 21 z 15,5.163-paĝa verko. Prezo 1000 Ptoj. Mendu ĝin ĉe Libro-Servo de HEF, aŭ ĉe "Libreria Serrano", c/ Font Nova, 32. E-08202-SABADELL. (Barcelona). Hispanio.

Jen libro enhavanta novajn, kompletigajn notojn pri la verboj kaj aliaj partoj de la Esperanta Gramatiko, krom ĝisfundaj studoj kaj reguloj pri la  komparacio kaj pri la refleksivo, kiujn ĝia aŭtoro,la karmemora esperanto-kolego Luis Mimó, aŭtoritate prezentas al la esperantistaro.

Tiu verko, frukto de lia pli ol 25-jara sistemaj esplorado kaj kontrolado, fontis el elementa koncepto, ke la sintakso de arta lingvo, kvankam kreita aposteriore el naturaj alilingvaj elementoj, devas esti, laŭ vortoj de Zamenhof, matematike preciza, kun fiksaj, simplaj kaj senesceptaj reguloj, kio per si mem implicas nenian rigidecon, kaj ĝi fariĝis ebla pro la konstato, milfoje kontrolita, ke en la lingvo Esperanto, fundamentita sur 16 tre elementaj reguloj, troviĝas ĉiam imanentaj la mankantaj tute precizaj detalaj reguloj, kaj ke ilin ĉiuokaze povas senvualigi la gramatika logiko kaj la leĝo de analogio, pro kiu ne estas aplikebla tio, kio ne estas aplikebla.

La "Komplementa Volumo", same kiel tiu eldonita de la sama aŭtoro, nome "La kompleta Lernolibro de Regula Esperanto", estas valora verko destinita al la studemaj esperantistoj, kiuj deziras akiri ĝisfundan konon de la Zamenhofa lingvo.

Ambaŭ libroj devas ne manki en bvblioteko de Esperanto-progresinto.

VELUS           


SOLIDARE, ABONU NIAN REVUON "KAJEROJ EL LA SUDO"!!
Kajero 5ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo