Raporto

ESPERANTO-INSTRUADO EN HISPANIO

Lingvo evoluas danke al la ĉiutaga uzateco kaj ankaŭ danke al la certiĝo, ke la venontaj generacioj konos kaj pluuzos ĝin. Kaj unu el la plej gravaj rimedoj por atingi tion estas ĝia instrudo al la novaj generacioj. Kaj ĉi tio iĝas ankoraŭ pli grava, kiam temas pri lingvo artefarita, kia estas Esperanto.

La hispana sekcio de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kunlabore kun HEF (Hispana Esperanto Federacio), konsciante pri la graveco de la lingva instruado kaj dezirante reguligi ĝin kaj plialtigi la lingvan nivelon, skizis stud-planon. La celo estas duobla: akordigi nian sistemon al la novaj pedagogiaj tendencoj, kaj unuecigi ĉion koncernan al la instruado de Esperanto en Hispanio. Tiu stud-plano aperis sub la titolo "REGULARO PRI LA EKZAMENA KAJ DIPLOMA STUD-PLANO POR LA INSTRUADO DE ESPERANTO EN HISPANIO", aprobita de HEF kaj ankaŭ de HALE.

Ĝia strukturo estas jena:

  1. Unua nivelo: ELEMENTA LINGVO-SCIO.
  2. Dua nivelo:
  3. Tria nivelo:

Post la sukceso de ĉiu nivelo ILEI kaj la koncerna Asocio liveras ateston. Oni garantias la kvaliton de la ekzamenoj ĉar la ekzamenantoj nepre devas esti diplomitoj pri E-o, kaj la tribunalon devas konsistigi minimume tri personoj.

La avantaĝo de tiu ĉi sistemo estas, ke per ĝi oni respektas la intencon de multaj homoj, kiuj deziras lerni nur la lingvon, ne konsiderante ĝiajn historion, literaturon, ktp (same kiel se oni studas fremdan lignvon en Lernejo pri Linvgoj). Tiuj, kiuj deziras tamen paŝi al "plena posedo" povas sekvi la esperantologian branĉon.

Manuel López Hernández.            


Kajero 6ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo