Ne forgesindaj homoj

LLUIS COMPANYS I JOVER

KompanisLa 15an de Oktobro 1940, ĝuste antaŭ duonjarcento, estis mortpafita Lluis Companys en la kastelo-prizono de Muntjuiĉ laŭ ordono de generalo Franco.

Progresema homo, direktoro de ĵurnaloj, advokato de persekutitaj sindikatistoj, plurforje deputito, provincestro, unua prezidanto de la kataluna Parlamento kaj ministro pri maraj aferoj en la hispana registaro de Manuel Azaña (1933), li estis ankaŭ elektita prezidanto de la Ĝeneralitato de Katalunio en Jan. 1934, kies unuan registaron li aranĝis surbaze de maldekstraj partioj.

Companys estis arda batalanto jam kontraŭ la diktaturo de Primo de Rivera kaj pro tio encarcerigita kun la laboristaj gvidantoj de C.N.T. en la kastelo-prizono "Mola" en Mahón. Fondinto de la kamparana asocio "Unió de rabassaires" kaj de la politika partio "Respublika maldekstro de Katalunio", li proklamis la Hispanan Respublikon (1931) ĉe la balkono de la urbodomo de Barcelono sep horojn antaŭ ol tio okazis en Madrido. Post la triumfo de la dekstruloj en 1934 li proklamis la "katalunan ŝtaton de la federacia hispana respubliko", sed ĝi daŭris nur kelkajn horojn pro la interveno de la armeo. Pro tio li estis denove enkarcerigita en la punprizono de Puerto de Santa María, ĝis la  triumfo de la Popola Fronto en la balotado de Februaro 1936 liberigis lin.

Post la malvenko de la respublikanoj en la inrtercivitana milito (1936-1939) Companys ezkiligis en Francio, de kie li apenaŭ 20 monatojn poste, kaj, malgraŭ sia kondiĉo kiel politika rifuĝinto, esits liverita al la diktatoro Franco, kiu senprokraste ordonis mortigi lin.

Lluis Companis, prezidento de la Ĝeneralitato de Katalunio, estis grava batalanto por la konkordo inter la hispanaj popoloj, kakj mortpafita, precipe, ĉar li estis figuro de la maldekstro.

A.M.B.


Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo