Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Jen kurioza dialogo patrino-filo.-

-Mia kara ridi patrino, mi ne volas viziti la Liceon! Mi havas tri gravajn motivojn por ne iri tien: Unue: matene, mi sentas min dormema. Due: la Liceo tedas min. Trie: la knaboj priŝercas kaj primokas min.-

-Filo mia; jen aliaj tri motivoj ne malpli gravaj, por ke vi vizitu la Liceon. Unue: vi havas la devon ĉeesti tiu ĉiutage. Due: vi estas 45-jara. Trie: vi estas la direktoro.-

******          ******          ******

Alia  suka konversacio:
-Atentu, panjo, mia redaktaĵo kortuŝis mian instruistinon!-
-Ho, filino mia!- respondis la patrino, -eble vi iĝos glora verkistino, sendube vi estas  ja granda promeso de nia beletro!- diris ŝi entuziasmigita.
-Ne tiel, panjo kara- respodis la filino, -vi ne bone interpretis mian diron. Mia instruistino emociiĝis, ĉar ŝi diris, ke malfacile oni povas trovi pli aĉan redaktaĵon, do atentu bone, ĉar se vi  ne plibonigas viajn redaktaĵojn, certe vi ne atingos ian ajn gloron, kaj mi ne sukcesos trapasi la beletran temaron-.

******          ******          ******

Stranga miraklo.-
La doganisto demandas al maljunulino, ĉu ŝi portas ion deklarendan.
-Nenion, sinjoro, nur botelon da akvo de Lourdes-

La doganisto, ne konvinkita, malfermas la botelon kaj flaras ĝin: –sed ĝi odoras same kiel konjako-. Kaj gsutumante ĝin fojon post fojon, ŝerce, moke, daŭrigas sian komedian esploradon kun evidenta plezuro: -ho, jes, bongusta akvo kaj krome ankaŭ bonfara, ĉu ne, sinjorino?, konfirmas la doganisto trinkante la konjakon.

La maljunulino, en embarasa situacio, ĉar ŝi ne povas konfesi sian mensogon nek lasi la doganiston plutrinki, deprenas de la funkciulo la botelon, ektrinkas kaj tuj krias: -ho, miraklo! la akvo fariĝis konjako, mi ja gardos la restantan "akvon" kiel memoraĵon de tiom granda ĉiela favoro!-

Pri ebriuloj.-
Tri ebriuloj eniras en drinkejon, unu el ili tiel ebria, ke, antaŭ ol atingi la bufedon, li falas surteren. La kelnero demandas ilin: -Kion vi volas trinki?-
Unu el ili respondas: Ni, du glasojn da vino!-
-Kaj tiu sinjoro kuŝanta  sur la planko, kion li trinkos!- demandas denove la kelnero.
-Li trinkos nenion. Li devas stiri!- serioze kaj firme respondas la ebriulo.

******          ******          ******

Grava akcidento.-
Viro suferis gravan akcidenton, li estis preskaŭ platigita de pavimpremilo. Lia edzino alvenas rapide en la hospitalon- kaj angore demandas al flegistino:
-Kie estas mia malfeliĉa edzo?-
-Sinjorino, li okupas la ĉambrojn 23an, 24an kaj 25an!-

******          ******          ******

Ĝentileco.-
-Vi estas ja belega, kara Carmen!-
-Mi bedaŭras ne povi diri la samon pri vi- respondas ĝentile la alia.
-Nu, vere la solvo estas facila, faru kiel mi: ne diru la veron!-

******          ******          ******

Pri malbona verkisto.-
Sensperta ne bona verkisto prezentas sian unuan dramon al recenzisto, kiu, atente leginte ĝin, opinias:
-La verko bezonas alian finon, la protagonisto devus morti per pafado anstataŭ per veneno-
-Kial, sinjoro?-
-Nu, ĉar tiamaniere la spektantoj certe vekiĝos!-

Du meditemaj amikoj.-
-Estas ja mirinde, ke malgraŭ la grandegaj distancoj oni povas tiom multe scii pri niaj planedoj!-
-Laŭ mia opinio, diras la alia amiko, ankoraŭ estas pli mirinde, ke oni povas scii la nomon de ĉiuj el ili: Venuso, Marso, Saturno, ktp.-
    Kaj post la "profunda" penso de tiu ĉi lasta, oni povis vidi koloneton da fumo eliranta el lia kapo pro la granda penso-klopodo. ¿?

María Fernanda.   


Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 12ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo