Lingvo

PRI REPLIKO AL LA NEKONSEKVENCA ESPERANTIGO DE HISPANLINGVAJ NOMOJ.

Ĉar mi legis kun granda intereso la artikolon de Bernard Golden "Principoj por la Esperantigo de hispanlingvaj Vortoj" kaj kvankam mi ne legis "Leksara Kolekto de ofte Uzataj Propraj Nomoj", de Rikardo Ŝulco, mi volas iomete defendi B. Golden, ne ĉar li ne kapablas, sed pro tio, ke mi opinias, ke li oferis al ni solvon kiun mi kredas ne tiel ĥaosa kiel la solvo de Ŝulco…

Ŝulco demandas, kion signifas tiu artikolo por la Esperantista praktiko, kaj proponas ke oni kreu la vortojn kiam oni bezonos ilin. Nek estas konvene nek racie tion fari sengvide. Kaj pro tio restas utila la artikolo de Golden. Normale, nur hispanlingvano bezonos ĝin, nur hispanlinganoj bezonos uzi nomojn ankoraŭ ne esperantigitajn. Kiam mi volas paroli pri "Axarquía", mi havas kelkajn eblecojn; pri almenaŭ tri mi pensis: esperantigo laŭ la kastilia maniero prononci (tio  estus Aksarkio), laŭ la andaluza (Asarkio) aŭ etimologie (Aŝarkio). Kaj oni ne povas simple diri, ke la plej trafa  vorto venkos, ĉar kiu el ili estas la plej trafa (al mi la tri ŝajnas egalvaloraj)? Sed se oni havas tian verkaĵon (mi ne kunsentas pri ĉio kun Golden, sed lia laboro estas meritoplena), kies propono pri reguloj krei novajn vortojn devas esti konsekvenca kun la vortoj jam ekzistantaj, ni hispanparolantoj povas konsulti ĝin. Tiel, la esperantigo estus multe pli facila: oni elhispanigu tiel, kiel oni jam adaptis aliajn vortojn.

Pri la utilo de tiaj verkoj ni havas klaran ekzemplon en Hispanio. Kiel klasika filologo, ĉiam utilis al mi "La transcripción castellana de los nombres propios griegos", de M. Fernández Galiano. Ĉiuj seriozaj klasikaj filologoj sekvas liajn normojn (kiuj priskribas la bonan, de ĉiu akceptitan uzon, en lasante ĉiam esceptojn kiuj jam enradikigis en la lingvon). Se oni ne scias kiel transskribi nomon, li donos al vi jam transskribitan kaj akceptitan nomon aŭ regulon por ke vi mem ĝin transskribu, tute konsekvence kun la hispana lingvo.

Kiel dirite, tiaj laboroj estus nuraj gvidiloj; se iu vorto jam fariĝis kutima, oni ne bezonas krei novan. Ekzemple, Andaluzio ne estas ĝuste esperantigita (laŭ mia vidpunkto), ĉar hispanlingve ne ekzistas fonemo "z"; multe pli logike estus transkribi Andalusio, kio alproksimiĝas pli al la prononcado andaluza. Tamen, Andaluzio ja estas la vorto kiun ĉiu esperantisto uzos (eĉ andaluzoj; nur memoru, ke la revuo de AEU nomiĝas "Gazeto Andaluzia", kaj oni ne bezonas krei novan vorton.

J. F. Martín del Pozo.


Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo