Beletro

G. Neves: nova talento.

Ne por la unua fojo la lirikaj paĝoj de "KAJEROJ" , ĉiam apertaj al niaj aŭtengtaj poeziaj voĉoj, honoras sin diskonigante la versojn de la juna portugala peto Gonçalo NEVES.

Ĉi-okaze, krome, ni deziras esprimi al li nian plej ardan gratulon pro lia meritita, diversflanka kaj abunda laŭro-rikolto laŭlonge de ĉi jaro. Jen la plej signifaj mejloŝtonoj en lia vere rekorda literatura vojado dum 1991: premio Nova Talento plus du honoraj mencioj en la Belartaj Konkursoj de UEA; honora mencio, premio Amarilido por la plej bona prozaĵo, Natura Floro por la plej bona verko, Rozo, Violo kaj Eglanterio por la plej bonaj amtema, humanisma kaj libertema poemoj, respektive, en la lastaj Internaciaj Floraj Ludoj kaj sukcesa partopreno en la Unua Lirika Festo de HEF per tri poemoj, unu el kiuj, "FARSO", ni aperigas ĉi-sube:

farso...
Liberaj ŝultroj dekolto sinka
   stringo zona jupo kuspa
         pingloj kalkanumaj
parado tanga magnete kapturna
trapavo salona kaĵola flustro koketa rido
      kruckrura sidpozo streĉe koltorda

            atuto virinaj?
                        municio virsorĉa?
               brave kaj rave!
               bise kaj ree!
                            ĉiam pli sinke!
                            ĉiam pli stirnge!
                            ĉiam pli kuspe!
                            ĉiam pli tange!
                            ĉiam pli kruce!
sed vi
jes, vi! (distron ne ŝajnigu!)
vi
kial?
      kial vi sinkas-stringas-kuspas-tangas-krucas?
      
                  se platas ŝvelo brusta
                  se kolonas konturo lumba
                  se ebenas reliefo puga
                  se fadenas silueto krura

kial do, paŭso tabula?
      elreviĝu!
            la publiko volas farĉon
                              ne farson

do ne sinku
   do ne stringu
      do ne kuspu
         do ne tangu
            do ne krucu

                        alprenu sarion!

Fajna sondanto de la animprofundoj, magiisto pri la ritmo, ĵonglisto pri la ligva rimedoj, Neves ĉiupoeme invitas nin ĉeesti la imponan spektaklon de lia vero bildigita per versoj kurtaj sed koncepte densaj, senaj je sardinkaĵo -eĉ je verboj"- sed raketaj je sugestioj, afekciaj, sentoplenaj. Neves prezentas ĉiun verson kvazaŭ ekfoton; ĉiun poemon, kvazaŭ projekciadon de tiaj ekfotoj sur ekranon en rapida sinsekvo, tiel ke la tuto perceptiĝas kiel malkontinua serio da fortaj impresoj.

Pro ĉio ĉi la poezio de Gonçalo Neves konstituas veran novaĵon, revolucian novaĵon, blovon da vento freŝa, vigliga kaj nuntempa, en la panoramo de nia liriko, precioza, rancodora kaj vivmanka.

Pro ĉio ĉi ni krias al li: gratulon, poeto!

Miguel Fernández.


Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo