Politiko

arbo

Politiko kaj religio

La lastaj politikaj eventoj en la mondo -se komenci de malsaĝa puĉo kaj disfalo de kompartioj en Sovetio, ekonomia krizo en la Orient-Eŭropaj landoj, grava eksplodo de multaj naciismoj en Sovet-Unio kaj Jugoslavio, kaj fini per la sendependiĝo fare de la  baltaj ŝtatoj- alportis maltrankvilon kaj grandajn zorgojn al multaj regionoj de la terglobo. Ankaŭ al Hispanio.

Ĉi tie radikalaj naciistoj, ĉiam malgrandaj fanatikaj minoritatoj duonkaŝe serĉantaj la povon, volis profiti la ŝancon, ripeti siajn aspirojn, agitis la akvojn de la konkordo kaj prezentis novajn depostulojn, ne por akiri pli da liberoj, pli da demokratio, pli bonajn laborkondiĉojn aŭ vivkvaliton sed por atingi arkaikan fikcion nomatan nacion, certajn barojn konatajn kiel landlimojn, certan laŭnome, sendependecon, ĝuste kiam la horloĝo de la progresema homaro indikas la oportunan horon por forigi la landlimojn, starigi solidaran politikon inter la popoloj, interdependecon de homoj kaj landoj, kies definitiva celo estas la plibonigo de la vivkondiĉoj de ĉiuj homoj, paca kunvivado kaj la garantio de la homaj rajtoj de la individuoj en la mondo.

Tamen tio ne estis kio vere surprizis nin, ĉar tiajn reagojn oni esperas ĉiam  el fanatikuloj. Kio fajte altiris nian atenton, estis certa proklamo de tri katalunaj episkopoj, kiuj, oni ne scias en la nomo de kiu aŭ kio, prezentis al la socio depostulojn ne facile kompreneblajn. La moŝta episkopo de Solsono disvastigis flugfolion elvokantan la rajton de la kataluna popolo decidi pri novaj politikaj atingoj. Evidente, tiu ĉi episkopo volas ignori, ke la kataluna popolo, sen lia konsilo, jam plenumas tiun funkcion; ke ĝi balotas ĉiun kvaran jaron siajn politikajn reprezentantojn, kiuj en la propra Parlamento zorgas pri ĝiaj politikaj aspiroj... Verŝajne, li ankaŭ ignoras pri la ekzisto de liberaj politikaj partioj kaj sindikatoj, kiuj okupiĝas ĝuste nur pri tiuj socipolitikaj problemoj.

Tiu rezonado malfermas logikan demandon: en la nomo de kio li elvikas nun la rajton de la kataluna popolo pri io ajn? Ĉu ne unuafoje vi, moŝta sinjoro, okupiĝas nun pri la popolo? Kie vi estis, kiam tiu ĉi popolo mem, senhelpa, suferis netolereblan jugon kaj eĉ ne rajtis paroli sian propran lingvon? Ĉu eble vi troviĝis subtenante unu el al stangoj de la baldakeno sub kiu eniris en vian katedralon la diktatoro? Aŭ probable vi okupiĝis donante vian benon al la altranguloj kiuj enkarcerigis ĝuste la defendantojn de liberoj kaj valoroj katalunaj? Ĉu vi jam perdis la memoron, sinjoro? Evidente jes, li perdis la memoron. Ja ni ĉiuj scias, ke tiu estis la momento oportuna, ĝuste tiam eblis al la episkopoj paroli, en tiu momento, kiam rekonitaj de la reĝimo kiel aŭtoritatoj, ili -kaj ne mltaj pliaj hispanoj- povis libere sin esprimi. Kaj fakte, ili proponis, sugestis kaj opiniis pri multaj aferoj. Kompreneble ne pri la rajtoj de la katalunoj uzi sian lingvon, havi sian propran kulturon, proklami la rajton al sendependeco, ktp. Ĉion ĉi nur nun ili depostulas...

Ke vi rajtas opinii pri ĉio, ne gravas pri kio ajn, kiel simpla civitano!. Ho, jes! Pri tio vi ne devas dubi: ni ĉiam respektos vian individuan opinion, sed se iu el vi, kiel religia estro de regiona korporacio, enmiksiĝas publike en politikon, vi nepre devos ankaŭ akcepti la kritikon de tiuj, kiuj ne pensas kiel vi, t.e., la regulojn de demokratio, kiujn vi preskaŭ neniam povas akcepti pro viaj dogmoj.

Certe, tiuj eventualaj replikoj, kiel ĉi tiu nia, ne tro plaĉos al vi, eble ĉar, almenaŭ dum la lasta jarcento, la gloro kiun vi gajnis sub vidpunkto pridemokrata aŭ homama estis en tiu ĉi lando iom pli ol magra.

Politiko kaj religio. Religio kaj politiko, stranga misksaĵo kiu neniam donis bonan rezulton favoran al la popolaj interesoj. Vian nunan opinion, laŭŝajne progreseman, ni aplaŭdus almenaŭ pro la kuraĝo de via sinteno, se temus pri sociaj pastrecaj temoj, sed vi parolas pri politiko, vi opinias pri naciismo, kaj viajn konsiderojn, oni povas konstati, Sro episkopo de Solsono, venas tro malfrue, sendube ekstertempaj. Eble, kiam vi esprimis vian opinion, vi pensis pri triamondaj landoj, kaj bedaŭrinde vi forgesis, ke Katalunio situas en Eŭropo, ke ĝi, kun la ceteraj hispanaj popoloj, apartenas jam al la Eŭropa Merkato kaj aliaj Eŭropaj institucioj, kiuj projektas baldaŭ forbalai siajn landlimon kaj aliajn mezepokajn barojn, kiujn vi malkovras kaj proklamas nun kiel grandajn atingojn. Bedaŭrinda forgeso ankaŭ pri la modernigo kaj nova strukturo de socio futura, kiam ni preskaŭ atingas jam la 21an jarcenton, io pri kio vi, versajne, ankoraŭ lernis nenion?

Bonvolu, sinjoro, ne vin senti ofendita, se, malgraŭ via moŝteco, ni, modestaj ciitanoj, diras al vi kiel konkludon pri viaj eraraj politikaj opinioj: "Ŝuisto, al viaj ŝuoj"!

La Redakcio


Kajero 12ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo