Beletro:

Mi kun la girar', subluneOriginala poezio

RIVERO
Yo y mi sombra, ángulo recto
Yo y mi sombra, libro abierto.
Manuel Altoaguirre
Tremol-frondoj estas eĥoj
—fiksaj, daŭraj kaj arĝentaj—
de l' riveraj frosto-tremoj.

Mi, kun la gitaro kune.
Mi, kun la gitar', sublune

Junkas knab' aŭ akva siblo.
Preter li sin pelas svarmoj
da travidaj tempo-fiŝoj.

Mi, kun la gitaro kune.
Mi, kun la gitar', sublune.

Kaj pretere somnambulo
ade faras ĥimer-digojn,
frakasatajn de la fluo.

Mi, kun la gitaro kune.
Mi, kun la gitar', sublune.

Miamorte la gitaron
tuj sepultu river-kirle,
ke ĝin ludu plu la ŝaŭmo.

Mi, kun la gitaro kune.
Mi, kun la gitar', sublune.


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.