EL DESAFIO DE LAS LENGUAS, de Claude Piron

Antaŭ kelkaj monatoj mi legis la lastan verkon de Claude Piron,Defio Le défi des langues, kaj mi trovis, ke estas tempo por ĉesi klinitkape laŭiri. Ni esperantistoj havas ŝlosilon por malfermi internacian diskomprenon, sed ni ankaŭ devas ekspliki tion al neesperantisto obstina. ĉiuj argumentoj kaj kontraŭargumentoj kiujn ni esperantistoj suferas iam estas sufiĉe bone eksplikataj en tiu ĉi libro. ĝi estas vere mensa manĝaĵo por konvikita esperantisto. La solan problemon kiun tiu verko havas estas la lingvo: ĝi estis verkita france. Tial mi tuj tradukis en la hispanan, por ke multaj samideanoj de mia lando kaj Sudameriko povos profiti la valoran verkon de Profesoro Piron. Mia traduko estas korektita kaj aprobita de la aŭtoro mem, kaj baldaŭ estos eldonita. Tamen, estas mono problemo nun, kaj se samideano kredas, ke li aŭ ŝi povas helpi, mi plezure ricevos lian aŭ ŝian leteron! Profesoro Piron priskribas la plej multekostan malsanon en la mondo: La Sindromo de Babelo; kaj ankaŭ diskutas pri la diversaj flegadoj de la malsano, kaj ankaŭ la sola kuracilo. La strukturo de la libro estas jene:

  1. Lingva internacia komunikado: ĉu patologia mastrumado?
  2. La problemo.
  3. Mitoj kaj realoj.
  4. Pli facile ol dirite.
  5. Provsolvoj.
  6. Lingvo, nerva sistemo kaj homa psikologio.
  7. Solvon meritindan rigardadi.
  8. Rezistanco: normala elemento de ĉiu neŭrozo.
  9. Kelka ekzemploj de raciajhoj.
  10. Personoj, entute, perfekte normalaj.
  11. Pilota projekto.
  12. Kelkaj raciaj proponoj.

Mia opinio estas, ke estu plej bono se la aŭtoro mem esperantistigu la verkon, por ke samideanoj de la tuta mondo povos profiti tiun ĉi kopernikanan verkon pri ekscio de Esperanto ene de la esperantistaro, kaj ekster ĝi pere de postaj tradukoj en multajn aliajn lingvojn ele de la esperanta versio.

Se vi volas pluan informon pri la hispana versio, bonvolu skribi al kajeroj@gmail.com


| Kajero 30ª | En PDF (paĝo 12ª) | Kajeroj |
Muziko: Variita temo, verko 3ª de Fernando Sor. Daŭro: 4'45".