Lingve parolante...

La uzo de lia kaj sia laŭ la regulo de mimoismo

Bernard Golden

Au lia aŭ sia?

Legu la sekvajn du frazojn kaj decidu, ĉu ĝi devas havi la refleksivan formon sia.
  1. Tuj poste k-do Antonio Marko informis la asembleon pri la fino de sia verko pri la Historio de la HIspana Laborista Movado... (La Redakcio, Kajeroj el la Sudo, 28, 1995, pĝ. 5)
  2. Per flua, facile komprenebla rakontistilo, la aŭtoro defiligas sub la lenso de lia aŭtoritata rezonado, la plej gravajn eventojn okazintajn en nia terglobo (Boletín de HEF, 323, 1995, pĝ. 29; el recenzo verkita de Vicente Hernández Llusera).
Rimarku,ke la strukturo de ambaŭ frazoj estas identa. Temas pri aŭtoroj (la subjektoj de la frazoj), kaj jen pri rezonado jen pri verkoj de la respektivaj aŭtoroj.

Kontrasto inter norma kaj anomalia lingvouzoj.

En la internacia Esperanta normlingvo verko kaj rezonado rilatas al la subjektoj de la frazoj, do la poseda adjektivo devas havi la refleksivan formon sia, kies funkcio estas resendi al la subjekto. Sekve, frazo 1 estas ĝusta, 2 estas erarhava. Nun komparu la sekvajn du frazojn, ambaŭ el la plumo de la sama aŭtoro, Luis Mimó Espinalt:
  1. ...li estis gvidata nur de sia eksterordinara lingva intuicio, t.e., de sia logika sento, sur kiu baziĝis la majstrecon de lia stilo (Esperanto kaj ĝia analiza skolo, 1982).
  2. ... li estis gvidata nur de lia eksterordinara lingva institucio [tiele!], t.e. de lia logika sento, sur kiu baziĝos la majstreco de lia stilo (KAE informilo, 9, 1995, pĝ. 4).
  3. Kial okazis, ke la sama persono uzis malsamajn adjektivojn en identa kunteksto?

    Bizantisma klarigo

    Post kiam mi atentigis la redakcion de KAE-informilo pri tiu anomalio, estis publikigita en n-40 12, 1995, sur paĝoj 4 kaj 5, komplikan rezonadon celantan pravigi la gramatikan reviziismon de Mimó surbaze de jena regulo formulita en liaj libroj pri la Regula Esperanto neniam estas uzebla, rilate al propozicia subjekto, la refleksivo sia post la prepozicioj de aŭ el en genitivo. Rikardo ŝulco (Riĉard Sĉultz), la korifeo de la Analiza Skolo, papage kaj insiste ripetadis tiun dogmeron de la mimoismo, kaj la rezulto estis polemika diskuto kun gramatikisto Miroslav Malovec.

    La malbeno de la gramatikumado.

    Konstanta plago en Esperantujo estas la agado de ĉiuspecaj harfendantaj gramatikumantoj kaj pseŭdoerudiciuloj pri lingvaj aferoj, kiuj, sidante en siaj mucidaj kabinetoj, elcerbigas arojn da komplikaj reguloj por ilustri siajn teroriajn vidpunktojn pri la strukturo kaj evoluo de Esperanto. Ili neniel kapablas enkapigi jenan gravan averton: ju pli da elektebloj ekzistas en lingvo inter diversaj vortformoj, des pli malfacila estas lernado kaj uzado de la lingvo. Ekzemple, ne estas kontesteble, ke uzo de la refleksivo estas insida stumbligilo por lernantoj kaj uzantoj sur ĉiuj niveloj de lingvoalproprigo. Pro tio, Mimó paŝis sur danĝera tereno, kiam li arogis al si diktatorece postuli malsimpligan modifon. Eble oni povas apliki mimoismajn regulojn ĉe la skribotablo, sed estas tute alia afero, kiam oni staras surpiede kaj devas buUe esprimi siajn pensojn en flua interparolado. Tiam la reguloj servas nur por obstakli la glatan kunagadon de menso kaj lango.

    Kiu apogas la mimoismanojn?

    Jam de pluraj jaroj la sekvantoj de Mimó, inter kiuj troviĝas ankaŭ la adeptoj de la Analiza Skolo de Rikardo ŝulco, provis disvastigi siajn heterodoksajn doktrinojn pri la strukturo de Esperanto. Tamen, nek la Gramatika Sekcio de Akademio de Esperanto, nek eminentaj esperantologoj, nek la t.n. bonaj aŭtoroj apogas la instruojn de la mimoistojn kaj Uulcistoj, kiuj estas arogante altrudataj kiel superlogikaj dogmoj. Ili misefikas por semi konfuzon inter la ordinaraj membroj de la Esperanta lingvokomunumo kaj neniel estigas pozitivan etoson por progresigi la lingvon. Dum la lastaj jaroj la senĉesa kritikado kaj denigrado de kontraŭuloj fare de Rikardo ŝulco senbridigis amarajn prilingvajn disputojn, kies eĥoj plimalpli frue formalaperos en la abismon de forgeso.

    For la lingvan reviziismon de Mimó!

    La metodo de Mimó ne povas havi finon. Post regula uzo de la refleksiva adjektivo en 1982, li dediĉis sin al profunda reviziado de sia pensado pri gramatikaĵoj kaj decidis alkonformigi ĉiujn siajn antaŭajn verkojn. Unu el la rezultoj estis, ke la poseda adkektivo lia anstataŭis sia en la sama frazo pli ol jardekon poste. Kiel aspektus Esperanto hodiaŭ, se Mimó ankoraŭ vivus kaj daŭrigus siajn Uajne nebremseblan reviziemon? Au iu ajn individua esperantisto rajtas atenci vivantan lingvon, kiu ne plu estas eksperimentaĵo sed propraĵo de socia komunumo? Por sobre pensantaj esperantistoj la arbitra modifado fare de Mimó estas netolerenda.


    | Kajero 30ª | En PDF (paĝo 9ª) | Kajeroj |
    Muziko: Gondolkanto, De Felikso Mendelssohn. Daŭro: 1'38".