Atestoj: Post 10 jaroj

Simile al tio kiel antaŭe oni diris antaŭ la milito, post la milito nun ni parolas pri la Katastrofo en Ĉernobil. Pli ĝuste estas, ke ni ne parolas pri tio kio estis antaŭ, ĉar tro grava estas tio, kion ni havas post. Nun preskaŭ neniu infano en Kievo naskiĝas sana; 65'4% de la novnaskitoj estas serioze malsanaj. Au pro nesufiĉa manĝado de la patrinoj (ĉar bonaj manĝaĵoj estas neatingeble multekostaj)? Jes. Pro tute malbona prizorgo de la gravedaj virinoj flanke de la kuracistoj (ĉar sia laborpago estas malgranda kaj ili ne volas sindone labori, pro tio ke la kuraciloj estas ne aĉeteblaj pro siaj tro alta kosto)? Jes.

Sed plej multe gravas la postsekvoj de la katastrofo...

Persone mi eksciis pri ĝi ne la 26-an de aprilo, 1986 sed la 30-an, tute hazarde. Iu diris ke apud Aernobil okazis iu averio. Ofte ie io okazas. Ni tute ne imagis la veron. Sabate kaj dimanĉe ĉiuj multe promenis laŭ la stratoj, en parkoj. La 1-an de majo estis granda tuttaga festo en la urbo kiun partoprenis kiel ĉiam tre multe da infanoj kaj plenkreskuloj. La 3-an - 4-an de majo kiam konserviĝis tre danĝera situacio en la aero ĉiuj denove multe promenis. La 5-an - 6-an estis granda sporta festo en la centro de la urbo, spekti kiun venis ankaŭ tre multaj... Nur poste ni ekaŭdis ke dezirindis ne eliri el la domo, eĉ ne malfermi la fenestrojn.

Mi manĝis la venenigitan manĝaĵon, ni spiris la malsanigan aeron, ni ne sciis kiel necesas agi.

Post tio la rezulto: 100-obliĝis nur kancero de tiroido, abundas aliaj kanceroj, preskaŭ ĉiuj personoj havas la plej malaltan imustaton. La gazetaro donas novajn kaj novajn faktojn. Koran dankon diras ukrainoj al ĉiuj alilandanoj kiuj helpis kaj helpas al ni. Tuj kiam pasis nur kelkaj tagoj post la katastrofo al mi telefonis tute nekonata esperantisto el Germanio, kaj proponis sendi kuracigajn produktojn. Mi devis respondi al li ke ni ne bezonas ĉar ĉion havas -ja KGB aŭskultis ĉiujn telefonparolojn kaj ne lasus nin trankvile vivi se mi dirus la veron al alilandano. Ankaŭ en leteroj iuj esperantistoj proponis helpon. Ni devis respondi ke ni ne bezonas ĝin. Tamen ni bezonis! Mia nevo estas grave malsana kiel plimulto el la infanoj. Mia ĝemelfrato Vjaĉeslav Pogorelij, televida laboristo, laboris en la loko de la averio dum kelkaj monatoj, nun li estas nelaborpova invalido, suferanta de sia tre malbona sanstato, kaj neniu kuracisto povas al li helpi.

Kiel okazis ke la katastrofo estis ebla? La veron ni neniuam ekscios. Plimulto el la kievanoj opinias, ke tio okazis pro tio ke la landgvidantoj - Gorbaĉov, ministroj, ktp., devigis la laboristojn de la atomstacio labori haste kaj neakurate. Sed kiam okazis la katastrofo estis tiom multe da mensogoj flanke de Gorbaĉov kaj aliaj altaj Utataj personoj... dum unu nokto staris aŭtobusoj en urbeto Pripjatj (tuj de la atomstacio) kaj la gvidantoj dum longa tempo ne volis doni la permeson elveturigi la loĝantojn for... La soldatoj kiujn oni devigis helpi havis neniun defendveston, oni ne diris al ili ke estas malpermesite trinki akvon el la fontoj... Neniu estis informita pri la danĝero de promenoj en la unuaj tagoj...

Mi estas instruistino en lernejo. La infanoj kaj la instruistoj estas tre malsanaj. Jes, kulpas nur Gorbaĉov kaj liaj helpantoj. Sed nun, pasis 10 jaroj: kial la nunaj gvidantoj ne volas iom plilongigi la vivon de tiuj kiuj defendis iliajn vivojn? La respondo estas sola - ni havas ne taŭgajn gvidantojn. Au iu volos ilin defendi se okazos iu alia katastrofo? Apenaŭ. Mortas mizere tiuj kiuj batalis ĝis la venko dum la milito. Mortas post tre malfacilaj malsanoj tiuj kiuj batalis kontraŭ la katastrofo.

Tiuj bataloj estis similaj: la homoj fordonis sian sanon, siajn vivojn, ili ricevis malsanojn kaj mortojn.

Ni tre malofte rememoras kiel ni vivis antaŭ la katastrofo sed ni ĉiutage sentas la rezulton de la katastrofo.

Post 10 jaroj nur ni komencas ricevadi po iom la verajn informojn, sed... tro malfrue.

Svetlana Pogorelaja, kievanino

(Reiri al enhavo.)
| Kajero 30ª | En PDF (paĝo 21ª) | Kajeroj |