Kajero de julio de 1996: Kovrilo

Reinhardt Selten, la Nobela Premiito pri Ekonomio en 1995 pro sia Teorio de Ludo, staras kune kun la redaktoro de Kajeroj el la Sudo. Supredekstren estas foto de Don Ricardo Codorniú /prononcita rikardo kodornju'/. Don Ricardo estis la unua grava esperantisto de Murcio. Li itnrodukis la lingvon internacian en nia lando. R. Selten estas la unua esperantisto kiu prelegis esperante en Murcia, antaŭ centoj de universitataj studentoj kaj profesoroj.

Kiam oni staras inter la du faktoj, oni ne povas ne pensi, Se don Rikardo vidus nin!

Kovrilo.

Kovrilaj temoj:

La nobela prelego en Esperanto.

La uzo de lia kaj sia laŭ logika vidpunkto.

Rotara Amikaro de Esperanto

Senlaboreco

Ni estas en la reto!


| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 1ª) | Kajeroj |