Lirikaj perloj de Al-Andalus

La tajforegno de Murcia-II


Ĉirkaŭ la jaro 1193, li komencis longan pilgrimadon, unue al Sevilo, Kordovo kaj Murcio, poste al la nordafrikaj urboj Bugio, Marrakeĉ, Aleksandrio kaj Kairo, kaj fine, en la jaro 1201, al Mekko, kiel li starigis sian plurjaran rezidejon. Li trovis tie poezian inspiron kaj verkis kolekton da mistikaj poemoj titolitan Al-Turyuman al-Aswaq" (La inter-pretanto de la arda amo), kiu donis al li senliman prestiĝon kiel mistika poeto, sed ankaŭ malĝojojn sub vid- punkto religia, ĉar la imamoj de Alepo kaj kelkaj el siaj disĉiploj ne plene akceptis certajn esprimojn de la poeto kaj montriĝis speciale kritikaj kontraŭ la lirika tono de la poemoj, pli proksima al fervora homa amo ol konforma al la mistikismaj doktrinoj.

Arabino belaAl tiuj malaprobaj opinioj Ibn Arabi respondis per nova eldono de la poemoj kun aŭtoraj komentoj, ofte vorto post vorto, indikante eĉ la sekretan mistikan sencon, kiun li volis doni al ĉiu esprimo. Tiusence li verkis jenajn versojn

:

Ĉio, kion mi mencias: tendoj kaj voja,o, homoj,
ĉio, kion mi komentas: li, ĉi, diroj aŭ riproĉoj;
ĉio, kion mi per versoj verkas pri doktrinvaloroj;
tio, kion mi esprimas pri aflikt' sub nubo-ploro,
aŭ pri la brilego splenda kaj ridet' de sun' kaj floroj,
kiam klamas mi pri fu,o de kameloj sen celloko
aŭ parolas mi pri lunoj ĉe la ginece' el domoj,
aŭ pri sunoj, plantoj, brizoj, vent' kaj fort' de fulmotondroj,
dunoj, vojoj kaj torentoj, ariatoj, montoj, boskoj,
junulinoj prezentantaj siajn mamojn kun allogo,
aperantaj kiel sunoj je la konfidenca horo...
ĉio, kion mi mencias pri sekretoj el la mondo
aŭ similaj fenomenoj, venas el la Dia gloro,
kaj de unu al l' alia iras al diversaj koroj
de la homoj sopirantaj submeti,on al Diavolo,
Tia sankta priskribado nin instruas en konkordo,
ke la vero mia havas ja paseon kaj estonton,
tial devas vi disigi la eksteron de l' verfonto
kaj en la interno serĉi la aŭtentan homo-bonon!

Denove Ibn Arabi vojaĝas tra diversaj landoj de Mez-Oriento en senlaca pilgrimado al sanktejoj, kontaktoj kun piuloj kaj asketoj, kun saĝuloj aŭ tute simple por disvastigo de siaj sufismaj doktrinoj, ĝis la jaro 1223, kiam li decidas, verUajne post invito de la sultano al- Malik (m. 1227), fiksi sian loĝejon en Damasko. Tie li finis, post intensa laboro, sian verkon Kitab al-Futuhat al-Makkiyya (Libro pri la revelacioj de Mekko), giganta verko konsistanta el pli ol 4000 paĝoj, en kiu li sinteze eksplikas siajn meditadojn spertojn kaj konkludojn pri la sufisma doktrino.

Daŭrigota...



| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 27ª) | Kajeroj |
Muziko: Dua araba marŝo! estas mia propra verko, do vi aŭskultas nun la originalan version. :-). 1'27"
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.