Nekrologo.

Mortis Valo, mortis amiko...

Valo est mort! Mortis la multŝatata saĝulo, kiel rememoraj kaj opiniaj Vortoj en Laŭte altiris kaj katenis la legantojn. La stilo kaj la vortoj estis simplaj, la lingvaĵo senriproĉa kaj la temoj cerbumigaj ĝis la alto de filozofio.

La lasta libro de Valo Kiam li estis 75-jara venis al Valo la deziro retrorigadi en la spegulo de la travivita tempo, ne pro nostalgio, sed ĉar la forto de imago estis por li la neanstataŭebla radifonto por la pluvivo de la arbo maljuna, en malfrua aŭtuno...

Tiel aperis, eldone de Laŭte, la unua kajero, plurfoje reeldonita, de lia membiografio, la leginda ...El la kara infaneco, kiel vivokadro situas en Aleso kaj en Florako. Sekvis la tri pliaj kajeroj: Kontraŭflue, Sepdek jaroj sub la verda stelo, kaj Migrante tra metioj.

Samkolekte aperis liaj tradukoj de verkoj i.a. de Ja Runer kaj de Poemo de Rodano, de Fréderic Mistral al li tre kara.

Siatempe Raymond Schwartz ofte vokis la kroman talenton de Raymond Laval por karikature ilustri siajn verkojn kaj la satiron La Pirato.

Raymond Laval aliĝis al SAT en 1934 kaj estis dum jaroj sekretario de ties Literatura Komitato. Liaj recenzaj kaj verkaj kontribuoj ne malofte pliriĉigis Sennaciulon kaj Sennaciecan Revuon.

Neniu, kiu sin turnis al li, ĉu por peti klarigon, konsilon aŭ opinion, ĉu por lin kontraŭdiri, povis plendi, ke li ne ricevis klaran kaj detalan respondon, ĉiam ĝentilan kaj tolereman, sed firman.

En la 1980aj jaroj la grupo de Nimo kaj Sudfranca Stelo havis la privilegion ĝui la eminentan lingvoscion de Valo.

Ne nur li estis ĝismedola esperantisto (lia diplomo Atesto pri Kapableco de Esperanto datumiĝas la 11an de julio de 1914), sed li estis simpla, bonkora kaj fieris, ke li daŭre estas kaptita de la zamenhofeca idealo.

Kiam li tute blindiĝis, kun la kara edzino ili forlasis Nimon kaj loĝis en Avinjono ĉe rezidejo por maljunuloj. Tie ambaŭ mortis.

Esperanto-verkemo ne forlasis lin eĉ ne kiam estis nepre necese amputi lian maldekstran kruron.

Li povis nek legi, nek skribi, nek bone sidi aŭ kuŝiĝi. Li krome estis surda. De kiam mortis la tiom amata edzino Ivona io pli rompiĝis en la koro de Valo. En Avinjono nia samideano André Gente peris al Valo, kio mankis al la kriplita korpo. Valo povis tiel pluiri la esperantistan vojon celitan kaj, ĝis la lasta momento, pluaperis Vortoj de Valo en Laŭte.

La 18-an de marto ĉesis bati la nobla koro, tre verŝajne dum siesto. La senviva korpo estis transportita al la medicina fakultato de Montpeliero. Al la morto jam de longe li estis preta. Du tagoj antaŭ la elmondiĝo estis ekspedita Laŭte nro 122 de marto/aprilo 1996. Ii enhavas du tekstojn de Valo, kiujn, kiel kutime, peris André Gente: Pensi en Esperanto, lasta omaĝo al lia senkondiĉa modelo, Lanti, kaj Funebro kaj rido, temo kiun li plurfoje serene pritraktis.

Skribante tiujn ĉi liniojn, mi konfesas, ke funebras mia koro, kaj mi tute ne emas al rido. Al tiuj kiuj ne bone konas la penson de Raymond Laval, mi sugestas legi Vortojn de Valo, kiun Laŭte ĵus eldonis broŝurforme.

Jean Amouroux


| Kajero 31ª | En PDF (paĝo 9ª) | Kajeroj |
Muziko: Adio estas verko de Fernanod Sor okaze de la manko de amiko. Daŭro: 5'30"
Kreita de Jesuo de las Heras la marton 27-an de junio de 2000.