Redaktore:

Post la dua murcia kongreso..., kaj plu.


Kajeroj el la Sudo estis en la plej granda okazo esperantista en nia sojlo antaŭ dekoj da jaroj: kongreso hispana. Aŭ kvazaŭ hispana, konsiderante kiom da hispanoj ne venis, ĉar ili okupiĝis ekster nia kunigo. Estas domaĝo, ke internaciaj esperantaj eventoj okazas preskaŭ samtempe nian Okazon, kaj tial tiom malmulte da geesperantistoj povis veni. Sed, kompreneble, la plej bonaj venis!
Redaktora manifesto. Kajeroj el la Sudo ĉeestis la kongreson tiele, ke antaŭ la fino de la kongreso ĉiu kongresano havis sian kopion de nia Kongresa eldono de la numero de julio. Kelkajn grumblojn mi aŭdis pri la kvalito kaj akurateco de nia magazino, sed tio estis okazo por invito al samideanoj helpi plibonigi la revuon. Kaj tio funkciis, certe. Tiurilate mi volas diri unufoje kaj por ĉiam, ke Kajeroj el la Sudo havas provkorektanton -du provkorektantojn ĉifoje-, kiuj ankaŭ estas lingvaj kontrolistoj; sed la RESPONDECO DE LA MAGAZINO, rilate al lingvo uzata kaj rilate al ĉio, kio ne estas strikte la persona opinio de artikolisto, APARTENAS SOLE AL LA REDAKTORO. La kontrolistoj proponas ŝanĝojn tiel bonaj kiel iliaj konoj -egaj-, sed la redaktoro -tio estas, MI- sekvas iliajn bonajn konsilojn AŬ NE, kaj tio estas mia ekskluziva rajto, ĉar mi estas la redaktoro. Vere, Kajeroj el la Sudo ne estas privata magazino, sed la organo de faka asocio esperanta; sed dum mi estas komisiito por redakti la magazinon nome de HALE, mi difinos la magazinan politikon kaj elektos la artikolojn publikigotajn kaj la lingvo kaj stilo uzata, sen malrispekti la originalan lingvon uzatan en la artikoloj, kiel niaj artikolistoj povas atesti. Mi diras tion, por ke estu klara simpla afero: la provkorektisto(j) ne respondecas eĉ de la stilo aŭ lingvo (ĉu erara ĉu senerara) de la magazino. Tio estas sole mia afero. Eble tiuj, kiuj ne antaŭe redaktis magazinon ne konscias pri tuta la afero, sed la finaj decidoj pri la publikigo estas -kaj devas esti ĉiam- afero apartenanta sole al la redaktoro. Tial, se vi ne konsentas pri io ajn de Kajeroj el la Sudo, vi ne rajtas moki aŭ kritiki S-roj Pinan aŭ Tarín. Bonvolu kritiki aŭ moki la veran respondeculon de la tuta afero. Estas vere, ke mi ne povus fari ĉi tiun magazinon sen la sindonema helpo de miaj amikoj; sed tio signifas, ke ni partas la laboron, tamen ne la respondecon. Se Kajeroj el la Sudo estas fuŝaĵo, certe estas nur unu fuŝulo, kiu ne ĉiam aŭdas la bonajn konsilojn donitajn al mi. Kial mi aŭdas aŭ ne, tio estas nur mia afero kaj de tiuj kiuj metis min je ĉi tia tasko kaj povus demeti ĝin el miaj manoj. Ĝis ili faros tion, mi restas la sola respondeculo.

Amikece kaj kamaradece,

Jesuo

| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 1ª) | Kajeroj |
Muziko: Mi ne estas de la filiko, kanto de Italo Johano Baptisto Pergolesi.