Kio infano estas

Infano venas en gradoj...
Infanoj venas en grandoj, pezoj kaj koloroj variitaj. Oni trovas ilin ĉie: supre, sube, grimpantajn, pendigantajn, kurantajn, saltantajn...

Ilin patrinoj amegas, infaninoj malamas, fratinoj malametas, kaj pligrandaj gefratoj toleras, plenkreskuloj malkonas, kaj ĉielo protektas.

Infano estas vero kun malpura vizaĝo, saĝo hartufaĉiĝita, espero estonta kun rano enpoŝigita.

Infano havas ĉevalan manĝemon, digeston glavglutistan, atombomban energion, scivolon katan, pulmon diktatoran, julesvernan imagecon, violan timecon, senzorgon ŝtalkaptilan, entuziasmon fajrartifikan.

Ili ĝuegas dolĉaĵojn, tranĉiletojn, segilojn, kristnaskojn, librojn bildajn, filon de najbaroj, la kamparon, akvon (je sia natura esto), grandajn bestojn, trajnojn, dimanĉajn matenojn kaj ĉarojn estingistajn. Ili malŝatas vizitojn, doktrinon, lernejon, librojn senbildajn, muziklecionojn, kravatojn, barbirojn, knabinojn, surtutojn, plenkreskulojn kaj enlitiĝhoron.

Neniu ajn fruas plie, aŭ sidas ĉe manĝtablo tiel malfrue. Neniu ajn povas enpoŝigi plumingon oksidan, morditan frukton, duonmetron da fadeno, malplenan saketon por tabako, du dolĉaĵojn, ses centonojn, ŝtonĵetilon, pecon da malkonita substanco, kaj veran ringon supersonan kun sekreta parto.

Infano estas magia kreitaĵo. Vi povas fermi al li la pordon de tiu ĉambro kie vi gardas viajn ilojn, sed vi ne povas fermi al li la pordon de via koro. Ilin vi povas ekspeli el via studĉambro, sed ne el via menso. Ĉia povo via kapitulacas antaŭ li: li estas via karcergardisto, via mastro, via estro.

Li estas eta bruaro, kun vizaĝo malpura. Sed kiam vi atingas la hejmon je la nokto, viaj esperoj kaj ambicioj peciĝitaj, li povas resanigi ĉion per du maĝiaj vortoj: saluton, paĉjo!

Originalo anonima ricevita el Kolombio.


La bildo estas desegnita de Wilson López, kolomba infano.


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 17ª) | Kajeroj |