Ekologio kaj kaŝloĝado

Kiun rilaton havas movadon kiel tiu de kaŝloĝantoj kun la ekologio? Mallonga pripenso gvidas nin de la urboplanado al la neceso kaŝokupi laĝejojn, trairante la solidarecon kaj la ekologion. Tian pripenson oni enkadrigu en la necesan strebon globetrakti kaj integri la problemojn homajn, ekonomiajn, sociajn kaj ekologiajn kiel nedisigeblajn partojn el neŝatiga realo, kreskante maljusta kaj medidetrua.

Jen la propono de ekologia rezonado: ekzistas en la tuta hispana ŝtato granda kvanto da malplenaj konstruaĵoj. Tiu ĉi estas la kazo de Madrid-o, kie ekzistas ume 150.000 loĝejoj kaj domoj malplenaj. Tie, krome, estas altaj la luprezoj, kaj la dunga nestabileco kreskanta malebligas multojn atingi la familian emancipiĝon aŭ indan domon. Tamen, kaj malgraŭ tiu ĉi subuzado de la konstruaĵaro, estas planite konstrui milojn de loĝejoj kaj siajn koncernajn --infrastrukturojn-- (tio estas, landvojoj, elektraj linioj, k.t.p.), kadre de la projektoj konataj kiel Planoj de Urba Agado, kaj ankaŭ de multaj privataj iniciatoj. La ekologia efiko de tiuj ĉi planoj estas eivdenta, kaj ili estas speciale nejustigeblaj kalkulinte kun la ega nombro de domoj malplenaj. Estas menciinda la popularismo de la majoritataj sindikatoj, kiuj kuraĝigas la konstruajn kooperativojn. Ankaŭ pri tio oni rimarkas malhavon de ekologia sentemo.

Ekde urboplana kaj ekologia vidpunktoj, estas erare ke oni komencigu novajn konstruaĵojn kiuj plie etendigas la trodimensiajn urbojn kaj kreas pli grandajn transportajn postulojn. La urbo kreskas invadante la spacon ĉirkaŭan kaj estigante novajn retojn transportajn kaj infrastrukturojn. La domkonstruado mem grave efikas la medion, ĉu pro la okupado de spacoj pli aŭ malpli naturaj, ĉu pro la energia elspezo kaj la ĝenerala rimeda elspezo.

La argumento de la dungokreado kiel justigilo por konservi la konstrukvanton nur taŭgas por tiuj, kiuj konsideras la laboron kiel valoro mem kaj volas meti la batalon en erarajn lokojn. Por multoj estas klare, ke la laboro ne estas beno, kaj ne ideale estus labori malpli, eble disdonante la socian malbonon kiun konsistigas tia aktivado, ege bridanta pro plejparto el la mortebluloj. Estas malmorale fabriki aĵojn nenecesajn, eĉ nenecesajn loĝejojn.

Malpliigo de konstruoj.

Kiom senvivitaj?Ĉiurilate estas menciinda la rolo de la konstrubranĉo kiel motoro de la kapitalisma ekonomio. Ekzistas rilato certa inter la kresko de la ekonomio kaj la evoluo kaj subtenado de la konstrubranĉo. Ankaŭ ne la atingo de tropoporciaj rentoj, pere de luigoj, estus defendebla en modelo socia pli solidara ol tiu nuna. Do, la ekologia propono postulas la malpliigon, kaj eĉ haltigon, de novaj konstruoj dum ekzistas subuzado de la nuna domstoko.

Inter la kialoj de la ekzisto de tiom da malplenaj domoj kaj ejoj oni povas mencii la spekulacion kaj la interesmankon pri la sociaj, homaj kaj ekologiaj profitoj kiuj rezultus de la luigo aŭ vendo de la domoj kaj ejoj malplenaj. La kaŝloĝanta movado estas, iomgrade, kiel politika reago kontraŭ tiu ĉi situacio kaj, iomgrade ankaŭ, neceso disponi de loĝejo. Se la kaŝokupo estiĝas spontanee pro vera neceso,kaj en kolektivoj malsamaj de la kutimaj kaŝokupantoj, la necesa politika strukturiĝo de la movado, aŭ, pli ĝenerale, de la aŭtonoma movado, havas streĉan rilaton kun la kaŝokupado de sociaj centroj. Ĉirilate oni komencas rigardi la okupadon kiel ion socie allogan (ĉefe por la junaj kolektivoj).

Dum la alternativaj kolektivoj ne povas facile disponi de sidejoj, sen la devigo pagi prezegojn, aŭ servute akcepti la interesojn kaj altrudojn de la urbodomoj kaj aliaj publikaj institucioj, estas antaŭvideble ke la movado de okupado de loĝejoj kaj sociaj centroj daŭrigos. La plifirmigo de la leĝo ku punas la kaŝokupojn nur krimigus kaj pliseriozigus la konflikton. Nur leĝo kiu devigos luigi aŭ vendi la malplenajn domojn kaj ejojn kontribuos plibonigi la vivnivelon de multoj, eviti la ekologian fiefikon de la konstruado de novaj domoj,kaj kuraĝigi la kreivajn aktivadojn el la junuloj solidaraj kaj iniciatemoj. La reutiligo de forlasitaj konstruaĵoj kiel loĝejoj aŭ sociaj centroj kaj la reciklo, aŭ se oni preferas, la subtenado de la forlasitaj konstruaĵoj, reenmetante ilin en la vivociklon de la socio antaŭ ol la senzorgo detruos ilin, povas resumi la ekologiisman postulon priskribitan en la lastaj paragrafoj.

La ekologiisma sinteno devas esti klara: oni ne konsideras la privatan propraĵon kiel absolutan valoron, kaj tiu ĉi rajto estas subordigenda al la socia kaj media bonstato. La kaŝokupoj estos defendendaj kaj aprobendaj ĉiam kiam ili estas reagoj antaŭ veraj necesoj aŭ kiam oni faras ilin pro politike aŭ socie justigeblaj kialoj. La malutilo al triapartuloj (propraĵohavantoj, k.t.p.), ne estos argumento kontraŭ la okupoj kiam la konstruaĵoj estas dumlonge forlasitaj aŭ prispekulaciitaj. Resume, kaj ree plu, la ekologiisma sinteno estos regata de la tri r-oj: redukti, reutiligi, recikli.

Félix García Rosillo,
membro de AEDENAT kaj kunlaboranto de
Kooperativa Societo Página Abierta


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 7ª) | Kajeroj |