Informoj el la Prezidanto

Parolas la prezidanto
La 7-an de februaro okazis en urbo Murcio ĝenerala kunsido de HALE. Fine kompletiĝis la vakantaj postenoj. José Pina Tuells, el Murcio, estis elektita sekretario, kaj María del Mar Guirao Gallego, el Lorko, vicprezidantino. Akton de tiu kunveno vi povos legi en nia bulteno, do, mi nur ĝin komentos donante personan opinion pri la asocia situacio.

En la nomita kunveno, inter aliaj, estis propono de la redaktoro de Kajeroj el la Sudo por ke HALE malaperu kiel nacia LEA-o, kaj fariĝu ia internacia aŭ tutmonda Asocio por ke ĝi estu pli multnombra, kaj grava. Estas bedaŭro, ke en nia HALE -estraro ne ĉiuj membroj estas SAT-anoj, kaj ili ne konas la celojn de SAT, inter kiuj troviĝas tiu proponita de Jesuo de las Heras por nia hispana LEA-o. Ankaŭ nia samideano komentis, ke li estis membro de SAT sed eksiĝis ĉar li trovis ke tiu asocio ne estas sufiĉe avangarda kaj radikala pri la sociaj problemoj. Mi ne pensas ke UEA, de kiu li estas fakdelegito, estas pli avangarda aŭ radikala ol SAT. Mi komentas tion ĉar la influo de la neŭtrala movado en la laboristaj organizoj montriĝis malfavora, kaj foje pereiga. Mi povas citi kiel ekzemplon la malaperigo de la nederlanda FLE kiu fariĝis neŭtrala esperantista landa societo. Tiurilate estas interesa la artikolo Problemoj en nia laborista familio, verkita de la eksredaktoro de Kajeroj el la Sudo, Antonio Marco, en la numero 24. Nia sveda kamarado Pelle Persson informis pri malfacilaĵoj en la SLEA pro influoj ne kongruaj kun la celoj de la sveda LEA-o, kaj nia HALE estis dum pluraj jaroj sekcio de HEF pro decido de kelkaj HALE-anoj samtempe membroj de SAT, kaj de HEF. Laŭ mi, por nia LEA-o HALE estus bone, ke ĉiuj SAT-membroj estu HALE-membroj, kaj reciproke, ĉiuj HALE membroj estu SAT membroj sed sinceraj.

Ankaŭ en la numero 3 de El Correo del Esperanto oni povas legi: Los esperantistas murcianos editan un nuevo número de su Revista. La asociación de los esperantistas de Murcia, que recientemente celebró su congreso, ha editado un nuevo número de su revista Kajeroj el la Sudo...La skipo kiu eldonas El Correo del Esperanto bone scias ke tiu aserto estas falsa ĉar kelkaj el ili redaktas aŭ kunlaboras en la eldono de Kajeroj el la Sudo, kaj ĝi scias ke ĝi estas tute sendependa de la neŭtrala aŭ ia ajn movado.

Do, post la faktoj kiujn ni sciigas al vi, eblas konkludi pri malhelpaj agoj al nia LEA-o HALE.

Espereble ni ĉiuj meditos por trovi la veran kaj justan vojon al niaj esperantaj laboristaj aspiroj.

Kun elkoraj amikaj salutoj,

Marteno


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 3ª) | Kajeroj |
Muziko: La lanterno, verko por du giraroj de italo Mateo Karkasi, je mia versio.
















Traduko.- La murciaj esperantistoj eldonas novan numeron de sia revuo. La asocio de esperantistoj de Murcia, kiu antaŭ nelonge havis sian kongreson, ĵus publikigis novan numeron de sia revuo Kajeroj el la Sudo...

Reiri al teksto.