La paĝo de Fernando Sor

Fernando Sor ludante la gitaron.
Oni asertis pli ol unufoje, ke ni esperantistoj --eĉ laboristaj-- nur rigardadas nian umbilikon, anstataŭ labori kaj verki pere de nia lingva ilo, se okaze ĝi estas lingvo kaj ila. Promenante laŭ la reto, oni trovas multekolorajn paĝojn pri Esperanto, pri esperantistoj, ĉiajn demandarojn kaj respondarojn pri nia bela lingvo, pri la lingva problemo, kaj tiel plu.

Sed ni kelkfoje trafas nepriesperantajn dokumentojn verkitajn en Esperanto, kiel tiun pri Fernando Sor: Komponisto, Gitaristo, Homo. Manko da loko malpermesas pli longan klarigon pri tiu paĝo, sed ni povas diri almenaŭ, ke temas la paĝo pri la vivo de la plej fama gitaristo de Hispanio, kaj ke liaj verkojn seriozaj gitaristoj ludis ĉiam. Se vi vizitas tiun paĝon, vi povos aŭskulti pli ol dudek verkojn de Fernando Sor, se vi havas sonkarteton. Ili estas bele enkomputiligitaj ne nur por gitaro, sed por pluraj aliaj muzikiloj. Krome, la verkisto de la paĝo ankaŭ sukcesis publikigi artikolon pri ĝi en Esperanto kaj ankaŭ en la hispana kaj en la angla en du internetaj magazinoj pri gitaro, Cejilla kaj Guitar and Lute Issues, kie vi povos legi pli detalojn pri la paĝo. La adreso de La paĝo de Fernando Sor estas ĉi tiu. Eble tiu estas la vojo: se vi zorgas pri ion ajn, verku pri ĝi esperante!

Eŭlalja Ruiz


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 26ª) | Kajeroj |