Kion ĉiuj devus scii pri la strukturo de la homa korpo

Kiam la homa korpo formiĝis, ĉiuj siaj partoj volas esti la Estro. Cerbo diris: tial ke mi kontrolas la tuton kaj pensas por ĉiuj, mi devas esti Estro. Piedoj diris, ĉar ni portas la korpon tien, kie Cerbo volas, kaj permesas al li fari kion li volas, ni devus esti Estro. Manoj diris, ĉar ni faras la laboron kaj gajnas monon por subteni la tutan korpon, ni devus esti la Estro. Kaj simile diris Koro, Okuloj, Oreloj kaj Pulmoj.

Finfine Fektruo parolis kaj petis esti la Estro. La aliajn partojn de la korpo ekridegis pri la ideo, ke Fektruo estrus la korpon.

Sed Fektruo koleriĝis, kaj fermante sin, li rifuzis labori: rapide, Cerbo kunfebriĝis, Okuloj strabis kaj vitreskiĝis, Piedoj multepeziĝis kaj malfortiĝis troe por marŝi, Manoj pendis senforte kaj Koro kaj Pulmoj batalis por pluvivi. Tiam, ĉiuj petegis al Cerbo, ke li cedu kaj permesu al Fektruo esti la Estro. Kaj tiel oni faris!

Ĉiuj partoj el la korpo faris sian laboron, dum Fektruo direktis ĉiujn kaj zorgis ĉefe pri merdo, kiel ĉiu Estro kiu meritas tiun titolon ja devas fari!

MORALAĴO: ne necesas esti cerbo por iĝi Estro. Fektruo evidente havas pliajn ŝancojn. RIGARDU VIAN ĈIRKAŬAĴON POR KONVINKI VIN!

Jolando


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio