Muziko: Divertimento.
.

KFD: Kutime Faritaj Demandoj pri Esperanto

Sesa parto

16. Ĉu vi kredas, ke oni trudos Esperanton iam al la tuta mondo?

Mi ne nur opinias ke ne, sed mi ankaŭ ESPERAS, KE NENIAM oni trudu ĝin.

Parolante Esperanton oni povas nuanci tre klare. Tial, permesu al mi klarigi, ke oni ne trudas senshavajn ideojn, kiel ekzemple rondeco de nia planedo, aŭ boneco de justeco, ktp., sed oni finfine ADOPTAS ilin: ĉiuj alpropriĝas ilin sentrudeme. Bonaj ideoj estas defendindaj, sed neniam trudendaj. Esperanto ne estas religia fido, nek futbala teamo, kaj tial oni ne devas serĉi konvertitaj aŭ sampartiuloj senkondiĉaj. Se morgaŭ ekestus alia idiomo aŭ procedo pli rapida aŭ efika por atingi universalan komunikadon, mia konsilo estus adopti ĝin, kaj mi mem enkapiĝus la migradon. (Tiu ĉi okazis ekzakte la lastan jarcenton, kiam la istoj pri Volapük trovis Esperanton: ili ĉiuj adoptis Esperanton, kaj sia revuon iĝis la unuan esperantan magazinon!)

Krome, Esperanto ne estas perfekta lingvo, ja. Sed ĝi estas la malplej malbona solvo kiu estas ĝis hodiaŭ por superi lingvaj kaj kulturaj baroj. Mi opinias, ke en la ostempo ne malproksima, kiam la dorlotita kaj imera plurilingvismo eŭropa (tio estas: ke ĉiuj lernas ĉies lingvojn, entute 15 lingvojn ) bankrotos, je la ekonomia signifo de la vorto (kiam nur estis 9 lingvoj, 350.0001000.000 pesetojn oni enspezis JARE en interpreto kaj traduko en la Eŭropa Parlamento), kiam tio okazos, la solaj solvoj restantaj estos du:

  1. Hegemonio de nur unu lingvo (angla, franca aŭ, plej verŝajne, germana), aŭ
  2. Adopto de Esperanto, malgraŭ politikistoj.

    La resto de la mondo jam donis ekzemploj Eŭropon pri tio: Svahilo estas ponta lingvo en Orienta Afriko, kaj tuta Azio legas kaj komprenas inajn karakterojn. Kiam Eŭropo adoptos Esperanton, la amerikaj eŭropanoj sekvos la saman vojon.

Daŭrigota de Olga López


~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 35 ~ Esperanto España ~