Malkovrilo

Proponoj farotaj de la Sekretario de HALE al la venonta kongreso en Valensjo la 8-an de julio 1997.

  1. Por eviti estontajn konfliktojn inter la HALEanoj kaj neŭtralaj movadanoj de HEF, mi proponas ke de nun la Ĝeneralaj Asembleoj de HALE nepre malkoincidu kun la kunvenoj aŭ kongresoj de HEF, kaj sekve ke oni serioze esploru la eblecojn aranĝi ilin kadre de, ekzemple, sindikataj aranĝoj, alternativaj foiroj, ktp. Tio estas, en plene kompromititaj progesemaj etosoj.
  2. Oni klarigu la jenajn aferojn:
    1. Kiel oni devas difini la vorton progresema, kiu insiste aperas en la Statuto de HALE?
    2. Ĉu oni adoptu kiel celon de HALE, imite al SAT, uzi Esperanton kiel ilon por la liberigo de la laboristaro, aŭ oni preferas, ke HALE plu vegetu kiel nekompromitita iel kultura asocio kies ĉefa celo estas la interamikiĝo?
  3. 3e Formuli konkretajn iniciatojn pridebatendajn cele al la estigo de daŭraj kunlaboroj kun sindikatoj kaj progresemaj fortoj pri sociaj programoj.

Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio