Libroj ne murdas!

El nia Libroservo,

aŭ Libroj ne Mordas (nek murdas)

Honeste mi devas diri, ke ĉiam mi ŝatis la librojn. Ĉiam mi ilin trovis hejme kaj ĉiam mi konsideras necesa havi libron enpoŝe. Do, ĉiam mi parolas favore al legado kaj defende al libroj.

Tial mi ankaŭ ŝatis SAT ĉar unu el ties celoj, fiksitaj en la Statuto kaj Regularo, tekstas tiel: c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.

Por klerigado kaj kleriĝado oni bezonas legi kaj por legi estas necesaj la libroj. SAT eldonas librojn, ties libroservo havas librojn. Ĝis tie ĉi ĉio en ordo, sed se oni rigardas funden oni trovos mankon. SAT eldonas librojn, sed malmultajn ĉar oni ne aĉetas ilin. La libroservo havas multajn librojn, ĉar la malmultajn kiujn SAT sukcesas eldoni, oni ne aĉetas.

Logika konkludo estos do ke la SAT-membraro estas nek la plej kapabla nek la plej perfekta inter la internaciistoj. Eĉ ne instruata, lernema aŭ klera.

Tio kion mi diras eble estas troigo, kaj miaj pripensoj venas nun el pesimisma rigardo al la nuna stato de la HALE-libroservo (via libroservo, kamaradoj!), kies respondeculo mi estas. Jam unu jaro mi postenas kaj la plej bona kliento estas..., mi mem! Krom tio nur malmultaj mendis ion.

Malbeninda nelegemo!!!

Nikolao Ŝil Karbaĝo


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio