Nekrologo

Mortis don Fransisko

Fransisko Saragosa
Post 10 jaroj de iom post ioma malsano forpasis, la 13an de Majo 1997, Francisco Zaragoza Ruiz (fransisko saragosa rŭis'). Dum sia tuta kapabla vivo, li elstaris kiel agema membro, neniam disputema pri ideologiaj diversecoj. Dum la intercivitana milito li deĵoris en la respublika armeo sed pro disruiniĝo de la lojala hispana registaro li devis fuĝi eksterlanden kaj en tiu aventurema odiseo, kie Esperanto estis por li tre utila, li atingis Bruselon. En tiu vojaĝo, plena de neatenditaj novaĵoj, li estis ege helpata de aktivaj samcelanoj en etapoj, foje proksimaj alie pli longdaŭraj.

Kiel esperantisto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, li helpadis kaj partoprenis en la SAT, kongreso okazinta en Valensjo en la jaro 1934.

Li revenis el Bruselo en la jaro 1955.

Kiel membro de la Asocio ni partoprenis en la SAT-kongreso okazinta en la jaro 1974 en la norda itala urbo Bérgamo, kie la okopo grupa de Callosa de Segura estis rimarkinda en la kongresaj programeroj.

Francisco Zaragoza Ruiz estis la ĉiama partoprenanto kaj aktivanto en la hispanaj kongresoj de Esperanto, lia iniciatema idiosinkrazio igis lin tre rimarkinda en la esperantistaj eventoj, Tio okazis ĝis la hispana kongreso okazinta en Madrido en la jaro 1987, lia posta longdaŭra malsano malebligis lian pluan partoprenadon en kongresoj.

Lia perdo en la esperantista aktivado, kvankam pro malsano ja plurjare atendita, lasis inter lia amikeca reto aflikton kaj nostalgian revon.

José María Bernabéu Franco


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio